
Albumeto ref.: VKBA030
Bita albumeto 5 titoloj - 17:34 mn, disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s - OGG - FLAC - elsendfluo formatoj
Memorante Gondolandon - Korvaks - Auckland (Nov-Zelando)
Bita albumeto produktita de Korvaks © 2021
Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG , FLAC , aŭ Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).
Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia formato.
Korvaks volis verki kanton en esperanto, sed Korvaks ne kantas. Kiel fervorulo pri son-piratado, li sciis ke ĉio estas en ordo, sed kion li uzos por la fonto-materialo?
Tiam li memoris Mazi en Gondolando, filmo kiun li uzis por lerni esperanton. Do li rigardis ĝin, ripete, kaj tiam li komencis sampli ĝin. Liaj unuaj samplaĵoj fine fariĝis “Komputilo”, la unua trako de Memorante Gondolandon.
La originala plano estis nur unu kanto, sed same kiel la komputilo de Mazi en Gondolando, li ne povis ĉesi. Aliaj ideoj venis al li en la kapon, kaj antaŭ ol li sciis ĝin, li havis sufiĉe por albumeto. Tamen tio ne sufiĉis, restis unu tasko: la permeso por la piratitaj pecoj.
Parolante kun la posedanto de la aŭtorrajto, Korvaks malkovris ke Mazi en Gondolando, la esperanta traduko de Muzzy in Gondoland, estis neaŭtorizita produkto. La posedanto de la kopirajto neniam donis permeson reprodukti ĝin. Tamen, post kontrolo de Memorante Gondonlandon, la posedanto de la aŭtorrajto bonvolis permesi al Korvaks uzi la materialon kondiĉe ke ĝi estu senpaga.
Do ni prezentas al vi senpage Memorante Gondolandon, kvin elektronikmuzikajn kantojn por via ĝuo.
Muzzy in Gondolando uzita kun permeso de DMP kaj BBC. (Vizitu http://www.muzzybbc.com.)
Voĉo: La rolantaro de Mazi en Gondolando
Instrumenta programado: Korvaks
Miksado kaj mastrigado: Korvaks
Album-kovrilaj grafikaĵoj: Korvaks
Muzikvideo: Korvaks
Eble vi legis ĉi-supre kaj pensas ke Korvaks ne havas amikojn. Vi pravus, sed ne zorgu. Korvaks estas plej feliĉa kiam li estas sola en sia komputilejo kun sia komputilo.
La rolantaro de Mazi en Gondolando estas:
Jerzy Jakubowski
Andrzej Tomecski
Kalina Pieńkiewicz
Krystyna Konzanecka
Mieczysław Morański
Jerzy Fornal
Kazimierz Mazur
Barbara Pietrzak
Andrzej Pettyn
ABONKLUBO
Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.
La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.
Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.