
Album' ref: VKVA004-049
14 traka albumo – 49:11 min
Disponebla en MP3 – 320 Kbps, OGG, kaj FLAC formatoj
Esperanto-Rock Vol.2 - Diversaj Artistoj – Internacia
Produktita de Vinilkosmo © 2014
Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG , FLAC , aŭ Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).
Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia formato.
ESPERANTO ROCK Vol.2
Kompilo produktita por la 25-a datreveno de la sendependa muzikeldonejo VINILKOSMO (10-a de majo 1990).
Ĉi tiu albumo estas parto de 8-voluma kompilaĵo (3 Roko, Poproko, 3 Kanzono, Popmuziko, kaj 2 Urba muziko, Hiphopo, Regeo, kaj Elektronik-muziko) reprezentanta elekton de kantoj el diversaj albumoj de artistoj publikigitaj dum ĉi tiuj 25 jaroj.
La celo de ĉi tiuj kompiloj estas prezenti la artistojn de la muzikeldonejo kaj iliajn albumojn en nia elŝuta kaj elsendflua muzikplatformo.
Enhavo de ĉi tiu volumo:
Titolo: ESPERANTO ROCK Vol. 2
Roko, Peza, Poproko, Alternativa, Elektronikpoproko
Ref. VKVA003-048
(Volumo organizita de DĴ Kunar)
Trakoj / Titoloj / Albumoj / Artistoj
1- Pli ol nenio – Pli ol nenio - Martin & la talpoj
2- Maĥnovŝĉino – Jomo kaj Liberecanoj - JoMo kaj Liberecanoj
3- Ene de l' milito – Ŝako - La Porkoj
4- Alia mondo eblas - Supernova - Supernova
5- La prembutono – Urbano - inicialoj dc
6- Iamio bruliĝas – Eksplodigos vian domon - La Perdita Generacio
7- Dancu – Hotel Desperado - Esperanto Desperado
8- La fariseo – Trajn’ nenien - Dolchamar
9- Sola? - …sed estas ne. - Persone
10- Marusja – jOmO slavumas - JoMo
11- Via klono – Revolucio en pajleraro - Ale Kosabela
12- Societo de vivantaj poetoj – Eksenlime - La Perdita Generacio
13- La grizeco – Signoj de viv’ - Idc
14- Mi brilu plu – Tielas viv’ - Kore
ABONKLUBO
Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.
La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.
Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.