
Albumo ref.: VKKD010-003
albumo 19 titoloj – 64:05 mn
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s - FLAC
Vinilkosmo-kompil' Volumo 2 – internacia
Produktita de Vinilkosmo © 1996
Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG , FLAC , aŭ Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).
Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia formato.
Tiu ĉi dua volumo de Vinilkosmo-Kompil' aperis en septembro 1996,
kaj estas la sekvo tiom bunta kaj riĉa en esperanto-muzikstiloj kiom en la unua volumo.
Same kiel la unua, tiu ĉi projekto ĝuadis pri vere internacia kunlaborado flanke de la artistoj, sed ankaŭ flanke de la kunlabora teamo de EUROKKA-Vinilkosmo, kiu plenumis la projekton.
Tiu dua volumo havis la subtenon kaj helpon de Eduka Fondaĵo CARSON en Kanado, FAME-Fondaĵo en Germanio, kaj de la Eŭropa Junular-Fondaĵo tra TEJO.
Ni aparte dankas ankaŭ la Studion Stansy en Tuluzo, kiu ebligis kvalitan kaj profesian rezulton.
Partoprenis en tiu ĉi volumo 19 artistoj kaj bandoj: Esperanto (Normandio, Francio), Masilja Sonsistem (Massilia Sound System, Marsejlo, Francio), Martin (Stokholmo, Svédio), Rémy Walter (Parizo, Francio), FreeMagniZhou (Parizo-Usono, Francio-Kongolando), Massimo Manca (Torino, Italio), N.A.T. (Tuluzo, Francio), Milan Dočekal (Grupo Team', Martin, Slovakio), F-ino Emily Barlaston (O.B.E., Britio), Akordo (Nederlando), Fabelecaj Trobadoroj (Fabulous Trobadors, Tuluzo, Okcitanio), Micke Englund (Stokholmo, Svedio), JoMo (Tuluzo, Okcitanio), Kredo (Rybinsk, Rusio), Afrika Espero (Kongolando-Germanio), Luanda Cozetti (Rio de Janeiro, Brazilo), Bombaj Dob (Bombay Dub, Tuluzo, Francio), Piĉismo (Cjurupinsk, Ukrainio), Bruego la Ruĝa (Vacarm le Rouge, Tuluzo, Francio).
EUROKKA-VINILKOSMO dankegas ĉiujn kunlaborantojn sen kiuj la projekto ne povintus efektiviĝi: Roel Haveman, Rikardo Cash, Jean-François Cousineau, Pierre Quillaud, Stano Marček, Fabrice Morandeau, Marcelo Redoulez, Saskia Idzerda, Niko Sarmiento, Pilar Lhomme, Jean-François Bouveron, Antonio Valén, Hèctor Alòs i Font, Anna Ritamäki, Tony Guyot, Edmund Grimley Evans, Sylvie Baudin, Vanildo Siller, kaj Flo!
Dankon pro la permesoj al: Caroline Bonheur de Rocker Promotion, Mercury, kaj Shaman.
Surbendigado kaj teknika realigado de la kompilo: Max Bale ĉe Studio Stansy.
Mastrigado : Thierry Bonet kaj Nicolas Roux ĉe MAX Studio, Tuluzo.
Eldonrealigado: Bernard Villeneuve ĉe Willing Production.
Grafika koncepto kaj realigado de la liberto: Mark Eaton kaj Louis Rafenomanjato.
ABONKLUBO
Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.
La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.
Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.