MArta kaj JOmo kantas MAYOMA-n

MArta kaj JOMo Kantas MAjoma
Prix
5,00 €
MArta kaj JOmo kantas MAYOMA-n
Kinŝaso (D.R. Kongo) - 2021


Albumeto ref.: VKBA028-079 
Bita albumeto 6 titoloj - 19:00 mn, disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s - OGG - FLAC - elsendfluo formatoj 

MArta kaj JOmo kantas MAYOMA-n - MAYOMA – Kinŝaso (Kongo)
Bita albumeto kunproduktita de Mayoma-JoMo/Vinilkosmo © 2021
 

Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato: 
OGG , FLAC , aŭ  Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).

  Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia  formato.


Apero de la Bita 6 titola albumeto la 30an de aprilo 2021

 
MArta kaj JOmo kantas MAYOMA -n 

Ĉi tiu sestitola albumeto estas tipe esperanta kunlaboro inter la verkisto-komponisto MAYOMA, kiu loĝas en Kinŝaso, Kongolando, kaj gemuzikistoj-kantistoj de Tuluzo, Okcitanio (Francio).

Antaŭ dek unu jaroj jam Mayoma kaj jOmO kunlaboris por la vinilkosma albumo Mayoma kaj jOmO afrikumas, sed tiun ĉi fojon, nova juna kantistino Marta venas plifortigi la teamon per sia bela ina voĉo kaj natura lerteco kanti voĉajn harmoniojn. Eble tiu muzikumeco venas de ŝia infanaĝo, kiam ŝi aŭdis sian patron (jOmO mem!) ludantan kaj kantantan en la hejmo aŭ sur scenejo.

jOmO ludas gitaron kaj basgitaron, foje akompanas per voĉo sian filinon, kaj Marta kantas plurvoĉe ĉiujn kantojn komponitajn de Mayoma. La renkontiĝo de la afrika sentumo de la verkisto kaj de la eŭropa kulturo de la gemuzikistoj kaj gekantistoj estas granda forto de ĉi tiu nekutima transkontinenta kunlaboro.

Kiel en la antaŭa albumo, oni povas aŭskulti ankaŭ unu komponaĵon de jOmO, sed tiun ĉi fojon kun nur ritmo kaj voĉoj, en esperanto kaj parte en lingala, la lingvo de Kongo kiun li nun lernas. 

En tiu ĉi albumeto Mayoma estas:
Téophile Mayoma Diankembo: aŭtoro kaj komponisto
Marta Juliá: voĉo
jOmO: instrumentoj kaj voĉo

Registrita en la hejma studio de JOmO
Miksita kaj mastrigita en studio de La Trappe ĉe Vinilkosmo (Donneville)
Miksado kaj mastrigado, soninĝeniero: Triboulet

Grafika prilaboro de la albumeto: Alexis Juliá
Video-realigado: Marta Juliá 

 







ABONKLUBO

Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.

La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.

Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.

ABONKLUBO

Kantotekstoj

Vi devas esti abonanto (ABONKLUBO) aŭ esti aĉetinta ĝin ĉi tie por aliri la kantotekstojn.