
Albumo ref.: VKKD100-036B
El AFRIKA KOMPILO - albumeto - 7 titoloj
Disponebla laŭ MP3 - 320 Kb/s kaj OGG formatoj
Mayoma kun JoMo afrikuma - Kinŝaso (Kongo)
Kunproduktado Mayoma-JoMo/Vinilkosmo © 2010
Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG , FLAC , aŭ Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).
Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia formato.
Mayoma Diankembo aŭtoro kaj komponisto
En 2006, JoMo (Jean-Marc Leclecq, la famkonata tuluza artisto) konsentis fari la muzikaranĝojn kaj interpreti kantojn de Mayoma , kaj komence de 2007, li ekregistris plurajn el la kantoj por eldoni ilin kadre de la projekto AFRIKA KOMPILO lanĉita tiam de Vinilkosmo.
Speciale por tiu ĉi kompilo, JoMo komponis la trilingvan kanton Afriko ne 'stas vendenda en esperanto, en okcitana "Africa n'es pas per vénder", kaj lingala Afrika ezali ya koteka te.
Registrado en JoMo-Studio kaj Studio de la Trappe/Vinilkosmo
Miksado kaj mastrigado en Studio de la Trappe/Vinilkosmo
Soninĝeniero: Triboulet
Lingvoreviziado: Rikardo Cash
Grafika prilaboro de la libreto kaj KD-kovrilo : Cyrille Poullet (Platano)
ABONKLUBO
Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.
La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.
Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.