62 Minutoj

62 Minutoj  -  Persone
Prix
8,33 €
62 Minutoj
Persone - Stokholmo (Svedio) - 1987

 

Albumo ref : VKVA002-035
Bita albumo 12 titoloj - 62:00 mn 

62 Minutoj - Persone Stockholmo (Svedio)
Produktado de la unua eldono Persone © 1987
Kunproduktado bita reeldono Persone/Vinilkosmo © 2009

 

Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato: 
OGG , FLAC , aŭ  Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).

  Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia  formato.



Persone el Stockhomo (Svedio) estis komence kreita por fari nur unu koncerton en la Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) en 1986. La ideon naskis Börje Lund, kiu ankaŭ elpensis la nomon Persone.
La unua provludo okazis la 7-an de marto 1986. Post prova prezento antaŭ amikoj en popola domo en Stokholmo la 9-an de majo 1986, la grupo konstatis, ke ĝi estas matura por vera koncerto.
La premiera koncerto okazis la 17-an de majo 1986 en Upsalo dum KEF. Estis sukceso. Ŝokita recenzinto parolis pri la plej granda kresĉendo iam ajn en Esperanta aranĝo.
Pro la granda sukceso la bando decidis daŭrigi. Neniu tiam suspektis, kiel longeviva fariĝos Persone.

Persone registris kaj eldonis sian unuan albumon, 62 Minutoj, en 1987. Dum tiu sama jaro Persone faris turneon en Pollando koncertante ok fojojn.

En 1988 okazis ŝanĝoj. Nova membro aliĝis: Benedikte Weinreich (sintezilo). Kelkajn monatojn poste Per Ola forlasis la bandon. Tiu nova kvaropo konsistigis Persone proksimume unu jaron, dum kiu la grupo koncertis en la IJK en Zagrebo, Kroatujo, kaj en la dua KEF en Lund, Svedujo.

En 1989 Benedikte forlasis la bandon, kaj dum kelka tempo Persone konsistis el nur Börje, Martin, kaj Bertilo. Dum tiu tempo la bando koncertis interalie en la IJK en Kerkrade, Nederlando.

Fine de 1989 la fondinto Börje, kiu jam ne plu loĝis en Stokholmo, decidis fini sian karieron en Persone. La bando tamen ne povis ne daŭrigi. Martin tiam studis rokmuzikon en kurso, kaj tie trovis la perfektan novan membron, Anders Grop (elektra basgitaro, kantado), kiu volonte eklernis Esperanton por povi en-Persone-iĝi.

Dudek du jarojn poste estis interkonsentita ciferecigon, remastrigon, kaj virtualan reeldonon de 62 Minutoj. Albumo remalkovrinda kiun vi nun povas aŭskulti... aŭ ĝue reaŭskulti kaj ĝin elŝuti ĉi tie....

Persone en tiu albumo estas :
- Börje Lund : elektra gitaro, basgitaro, kantado
- Per Ola Axelsson : saksofono, kantado
- Martin Wiese : basgitaro, elektra gitaro, kantado
- Bertilo Wennergren : drumo, kantado 

Registrado kaj miksado en studio Sunlight (Stockholmo, Svedio) en 1987
Soninĝeniero : Thomas Skogsberg 

Ciferecigado kaj remastrigado en Studio De la Trappe/Vinilkosmo (Toulouse, Francio)
Soninĝeniero : Tribulet
Grafika prilaboro de la kovrilo : Martin Wiese 

Persone en IS 1986
Persone  en IS 1986
Fotis Bettan, de maldekstre : PerOla, Martin, Börje, Bertilo








ABONKLUBO

Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.

La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.

Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.

ABONKLUBO

Kantotekstoj

Vi devas esti abonanto (ABONKLUBO) aŭ esti aĉetinta ĝin ĉi tie por aliri la kantotekstojn.