Flugantaj melodioj

Flugantaj melodioj - Rafael Milhomem
Prix
8,33 €
Flugantaj melodioj
Catalão (Goias, Brazilo) - 2018


Albumo ref.: VKVA017-071 
Bita albumo 17 titoloj + 1 kroma trako (Bonus) - 54:57 mn, disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s - OGG - FLAC - elsendfluo formatoj 

Flugantaj melodioj - Rafael Milhomem – Catalão (Goias, Brazilo)
Bita albumo kunproduktita de Rafael Milhomem - Vinilkosmo © 2018
 

Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato: 
OGG , FLAC , aŭ  Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).

  Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia  formato.


Apero de la bita albumo la 13an de julio 2018

 
Kun BaRok-Projekto, Rafael Milhomem jam lanĉis du albumojn en Esperantujo. Nun la artisto prezentas al ni muzikan koncepton tute malsimilan al la peza etoso de metal-bando. Flugantaj Melodioj temas pri belega instrumenta albumo kun klasikaj melodioj kiuj flugigas nin tra la sonaj ondoj. Ĝi enhavas novajn titolojn tute freŝajn, kaj ankaŭ titolojn ne oficiale lanĉitajn, kaj remastrigitajn de la sendependa albumo “Emanações Harmônicas” (Harmoniaj Emanaĵoj) (2015). 

Ritaro de l´animo estas ege mistera kaj impona.

Al unu Rozo estas bela trako verkita por gitaro kaj bekfluto. Ĝi estas dediĉita al Rosana, la edzino de Rafael.

Fugo al Baĥo estis verkita por klasika gitar-duopo. Ĝi estas dediĉita al la germana majstro Johano Sebastiano Baĥo. Fugo estas speco de komponaĵo verkita en kontrapunkto por pluraj memstaraj muzikaj voĉoj. Tiu trako estas dividita en du partoj: Preludo kaj Fugo.

Paca valso estas dediĉita al Maria da Paz, la patrino de Rafael. En la portugala, paz signifas “paco”.

Knabeto estas infana kaj sopireca muziko dediĉita al la “anĝelo” Rafael Filho (filo de Milhomem) in memoriam.

La kvin Miniaturoj sonas belaj kaj emociaj. Interesa fakto estas ke kelkaj melodioj aperas en preskaŭ ĉiuj miniaturoj, ĉiam kun iu ŝanĝo. Estas plezure por la aŭskultanto kiam li perceptas tiun fakton.

La kvar Studoj por Kavakinjo estas mirindaj ĉar per tiu ĉi muzikilo oni ne kutimas ludi polifonion, kaj Milhomem montras ke kavakinjo bele kongruas kun polifonio.

Memoroj... estis registritaj de la gitara triopo El Ligno Trio en 2006. En tiuj ĉi trakoj Milhomem uzis la saman muziktemon por la tri partoj de muziko, sed la melodio sonas malsama en ĉiuj partoj.

En tiu ĉi albumo Milhomem ludis preskaŭ ĉiujn muzikilojn, sed li kalkulis je la gravaj subtenoj de la invititaj muzikistoj: João Fernandes (akustika gitaro) kaj João Batista Albernaz (akustika gitaro) en la titoloj “Memoroj...”, kaj Roberto Segantini (akustika gitaro) en la titolo “Al unu Rozo”.

Rafael Milhomem en ĉi tiu albumo estas:
Rafael Milhomem: klasika akustika gitaro, kavakinjo, bekfluto

Gastmuzikistoj:
Roberto Segantini – gitaro en la titolo “Al unu Rozo”
João Fernandes kaj João Batista Albernaz – gitaroj en la titoloj “Memoroj... de pluva mateno”; “Memoroj... de griza vespero” kaj “Memoroj... de ununura nokto”, dank´al El Ligno Trio.

Registrado kaj miksado:
– Ritaro de l´ animo registrita ĉe Estúdio Casa do Som, dank´al Elodie Bouny kaj Novas 3
– Fugo al Baĥo, Knabeto, Paca valso, Al unu Rozo, Studo por kavakinjo n-ro 1 ĝis 4 , La Espero registritaj ĉe Milhomusic
– Miniaturo n-ro 1 ĝis 5 registritaj ĉe Fantom Studio
- Memoroj… registritaj ĉe Estúdio Pandarus

Mastrigado: Triboulet ĉe Studio de La Trappe/ Vinilkosmo en Donneville, Okcitanio, Francio)

Foto: Dalvo Leão
Grafikaĵo de la kovrilo: Design Lara Artwork 


 








ABONKLUBO

Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.

La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.

Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.

ABONKLUBO

Kantotekstoj

Vi devas esti abonanto (ABONKLUBO) aŭ esti aĉetinta ĝin ĉi tie por aliri la kantotekstojn.