Vulkan-Arkiteknia infano

VulkanArkiteknia infano - Solotronik
Prix
8,33 €
Vulkan-Arkiteknia infano
Universo (ekstertera) - 2015

 

Albumo ref.: VKVA012-061
Virtuala albumo 10 titoloj – 49:18 mn 
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s kaj OGG formatoj 
 

Vulkan-Arkiteknia Infano - SoloTronik 
Poduktita de SoloTronik © 2015

 

Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato: 
OGG , FLAC , aŭ  Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).

  Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia  formato.


Post longa silenta tempo, SoloTronik atakas denove.

Post multe da bataloj en kaj ekster la esperanta movado, alvenis multe da ŝanĝiĝoj: akiro de novaj teknikaĵoj, kaj samtempe pripensoj por renovigi la "sukcesajn" kanzonojn de la tronika repertuaro, t.e. tiuj kanzonoj kiuj atingis precipe sukcesajn kritikojn de 1990 ĝis 1999. Temas pri versioj de tiuj malnovaj kanzonoj, sed tute renovigitaj uzante novajn teknikaĵojn kaj ankaŭ adaptitaj al novaj muzik-stiloj kaj ritmoj.

En tiu senco, oni nepre elektis el tri albumoj.

1. De Kosma Infano (1990, la unua disko en esperanto de la hispana muzik-historio), la kanzono "Nova Erao". Sed oni faris mikso-eksperimenton kun alia kanzono de la albumo Vulkano (1994), "Miraklo". Kaj ankaŭ "Ĝis revido", tre sukcesa kanzono. El Vulkano alvenis ankaŭ "Mi sentis min", kaj ege speciala versio de "Eterna libro" kun ritmoj faritaj laŭ elektro-kaos-stilo fare de la son-artisto Julius Senmove, kiu kutime kunlaboras kun SoloTronik.

2. De la unua Vinilkosmo Kompil' nepris festi la 20an jubileon de la kanzono "Kie ne plu".

3. Jam de Polimorfia Arkiteknia mi devis elekti tiujn kiuj atingis ekster la esperanta movado altajn bonajn recenzojn en gazetoj ege gravaj kiel El País, aŭ la revuo Música Futurista kun eldonoj de pli ol cent mil ekzempleroj: "De via nom'", "Maŝine Dance", "Stelo Arkiteknia", "Kiel s-ro Spock" (dum Solotronik laboradis pri ĝi, Spock forpasis ĉi-jare 2015), kaj "Luma Tempo".

Por tiuj kiuj eble "feliĉe" neniam aŭdis pri SoloTronik, oni diras ke li estas muzikisto de klasika formado, finalisto en kelkaj konkursoj pri orkestrado, fondinto de fama muzikbando en la 80aj jaroj en Hispanio, kun aperoj en nacia televido, ktp. En fama hispana revuo, lia bando estis elektita kiel la plej bona de 1987. La hispana simfonia komisio elektis kelkajn muzikaĵojn de li por inkluzivi en la hispanan vikipedion pri muziko. Poste, kiel Solo Tronik, nacia radio elektis lin kiel unu el la plej interesaj son-artistoj en la jaro 2000. Li koncertis tra preskaŭ tuta Eŭropo en kaj ekster la esperanta movado.

Lia sona-arta laborado estas ege komplika. Li uzas samtempe plurajn ritmojn, do poliritmojn. Li miksas muzikstilojn kiel klasikan, elektronikan, haŭsan, triphopon, dancon, flamenkon, kaj aliajn. Li konstruas la muzik-bazon en programo Cubase, poste li aldonas muzikdetalojn kiuj venas el maŝinoj kiel sintezilo Roland System 1, Novation Ultranova Vocoder, ritmomaŝino Tr-8 Roland kaj Elektriber Korg, samplilo Kontakt5 kun sona librejo de naturaj simfoni-orkestraj instrumentoj. La voĉo estas traktita per speciala vokoder-sistemo.

La tekstoj de la albumo estis influitaj kaj inspiritaj dum tralego de la libroj Ibere Libere kaj Ekstremoj faritaj de la Ibera skolo.

Dankon al:
Julius Senmove pro lia druma aranĝo en "Eterna libro", tre komplika kaj delikata laborado per hazarda metriko devenante el la kaos-stilo; ankaŭ pro la mastrigo kaj post-sona produktado.

Benito Lozano, fama pentristo de la nuntempa madrida movado, pro la konstruado de la kovrilo, el liaj pentraĵoj.
RoKo pro lia helpado en la korekto kaj sugestoj de la tekstoj, kaj al Flo pro lia komprenemo, pacienco, kaj korespondado. 

SoloTronik en ĉi tiu albumo estas:
-Solo: Sintezilo, voĉo 
-Julius Senmove: aranĝoj, drummaŝino

Registrita en la studio de SoloTronik en 2015
Soninĝeniero: SoloTronik
Mastrigita de: Julius Senmove

Koncepto kaj realigado de la kovrilo: Benito Lozano 

 








ABONKLUBO

Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.

La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.

Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.

ABONKLUBO

Kantotekstoj

Vi devas esti abonanto (ABONKLUBO) aŭ esti aĉetinta ĝin ĉi tie por aliri la kantotekstojn.