Oficiala eldono de la dua bit-albumeto de Armel Amiot, "Dezertoj" la 24-an de majo 2024

Oficiala eldono de la dua esperanta bit-albumeto de Armel Amiot, 
Dezertoj  la 24-an de majo 2024. 
 

Dezertoj - Armel Amiot

Post 2 jara paŭzo, lia nova albumeto Dezertoj esploras la miton de la dezerto, simbolo de soleco kaj forlaso. Ni eniras la dezerton dum ĉio ĉirkaŭ ni senhomiĝas, pro manko de amo, amikeco, aŭ memfido. Ni eniras ĝin, jen per surprizo, jen per nia propra volo, aŭ eĉ per sortoturniĝo.

La ses kantoj de ĉi tiu albumeto venas duope, man-en-mane. Kiel jino kaj jango, aŭ la du flankoj de monero, ĉar hazardo akompanas kaj kolorigas ĉiujn niajn elektojn. Temas pri nur originalaj verkoj kun teksto kaj muziko verkitaj kaj komponitaj de Armel Amiot kun la lingva helpo de Liven Dek.

Dezertoj  aperas laŭ la kutimaj bit-formatoj disponeblaj ĉe Vinilkosmo ĉi tie !

kaj elsendflue en la kutimaj muzikplatformoj liveritaj de Vinilkosmo tra Believe.

Se vi ankoraŭ ne konas la artiston Armel Amiot iru al la artista paĝo ĉi tie !

Oficiala muzikvideo de la titolo "Nek viro, nek virino"  realigita de Vincent Cerda, diponebla kun la subtekstoj en la agordoj, 
ekde la 24an de majo 2024: