Flugantaj melodioj estas nova esperanta albumo pri klasika gitaro kaj kavakinjo de la brazila artisto Rafael Milhomem .
La bita albumo aperas oficiale en la muzika platformo de Vinilkosmo la 13an de julio 2018 kaj en la justa elsendfluejo Divercities Music (MuzikDiverseco, eks-1D tuŝ) la 18an de julio.
Sed ĝi jam disponeblas por vi tuj, ekde nun irante viziti la artistan paĝon por malkovri lin.
kaj en la albumpaĝon por malkovri kaj aŭskulti fragmente la enhavon de la albumo ĉi tie.
Ankaŭ ni invitas vin spekti la video-prezenton de la albumo fare de Rafael por vi.