ANTAŬMENDA KAMPANJO POR NOVA ESPERANTA PUNKROKA KOMPILO

ANTAŬMENDA KAMPANJO POR NOVA ESPERANTA PUNKROKA KOMPILO


photo Précommande

 

Nova punkkompilo "Esperanto Subgrunde vol.2" kun kantoj en esperanto aperos ĉi-jare! La albumon partoprenas dudek bandoj el dek landoj.
La unuaj ekstremrokaj bandoj kiuj ekverkis kantojn en esperanto aperis fine de la 1980aj jaroj - komence de la 1990aj. Samtiam en Francio estis fondita la esperanta muzikeldonejo Vinilkosmo.

Ekde la 1990aj ekzistis negrandaj etosumetoj de subgrundaj muzikistoj apogantaj la internacian lingvon en Brazilo, Polio, Francio, Rusio, Japanio, kaj apartaj bandoj en aliaj landoj. 

En 2000, Vinilkosmo kaj la brazila eldonejo La Blua Papilio kuneldonis launuan volumon de internacia esperantokora kompilo "Esperanto Subgrunde".

 

Esperanto Subgrunde C

 

En 2021 aperos la 2a volumo de tiu ĉi signifa albumo. En la kompilo aperos freŝaj kantoj speciale registritaj por la eldono kaj malnovaj remalkovritaj kantoj kun restaŭrita sono. Bandoj el diversaj landoj kaj naciecoj tie ĉi estas unuigitaj ne nur per muzikĝenroj kaj la lingvo, sed ankaŭ per idealoj de esperanto.

Esperanto estas planita internacia neŭtrala lingvo kun simpla gramatiko ellernebla dekoble pli rapide ol ajna natura lingvo. Ĝi estis kreita en 1887  por plifaciligi komunikadon inter homoj.
"Esperantokoro" estas neoficiala termino por ajna subgrunda rokmuziko kun

kantotekstoj en la verda lingvo; temas pri roko kontraŭ lingva diskriminacio kaj malegaleco, kontraŭ rasismo kaj faŝismo, kontraŭ imperiismo kaj kulturŝovinismo, kontraŭ socia maljusteco kaj baroj inter homoj.

Ni elektas liberecon, mondpacon kaj interpopolan komunikadon sen baroj!

La kompilo subtenas la alternativan kaj solidaran edukan projekton "La Escuelita" ("La Lernejeto") starigita de tri profesorinoj de la mezlernejo franca-perua de Lima. Ĝi celas plenumi edukajn aktivaĵojn kaj lernejan subtenon por infanoj loĝantaj en la ladurbaj kvartalaĉoj lokitaj en la altaĵoj de Lima ne havante aliron al la retaj virtualaj kursoj ekde la komenco de la kronvirusa pandemio.
La antaŭmendantoj de fizikaj formatoj ricevos kun la diskoj desegnaĵon de infanoj de la Escuelita.
Detaloj pri la projekto: https://la-escuelita.vercel.app/quienes (en la franca, hispana, kaj angla). 

Esperanta prezento de "La Escuelita" ĉi tie. 

Partoprenantaj bandoj:
Brassens Not Dead (Francio, kanzonpunko), Corbata (Japanio, grinckoro), Drei Flaschen (Germanio, punko), JoMo kaj Liberecanoj (Francio, kanzonpunko), Fikiĝu (Brazilo, grinckoro), Frakasu (Rusio, hardkorpunko), Krio de Morto (Polio, industripunko), La Bleka Forfikulo kaj Liaj Orelboristoj (Francio, garaĝroko), Manifesto Jukebox (Finnlando, punko), Pendumito (Polio, hardkorpunko), Penis Canina (Rusio, grinckoro), Piĉismo (Ukrainio/Litovio, hardkorpunko), Pixamandúrries (Katalunio, rurala punko), Platano kaj Sparky Riot (Francio, skao-dob-punko), René Binamé (Belgio, kanzonpunko), Rezistanco (Rusio, hardkorpunko), Ruĝa Espero (Rusio, garaĝroko), SocialZero (Rusio, hardkorpunko), Stomachal Corrosion (Brazilo, grinckoro), Tiu Ne Gravas (Argentino, garaĝroko).

ATENTIGO: La fizikaj formatoj estos presitaj nur se estos sufiĉaj antaŭmendoj por ilin eldoni; sen tio la kompilo aperos nur bitforme.

Ligilo por antaŭmendi via(j)n kompilekzemplero(j)n: https://fr.ulule.com/esperanto-subgrunde-2/

 

Priskribo en la rusa ĉi tie :   Antaŭmendoj por rusoj kaj ukrainanoj

 

 

Tarifoj kaj sendokostoj pro kalkuli vian antaŭmendon por la kompilo Esperanto Subgrunde Volumo 2

-Elsendfluo : Kontribuo por aliro al la kompilo Esperanto Subgrunde # 2 elsendflue tra la ABONKLUBO (baza jara abono) : 10 €
-Bita albumo :Kontribuo por la kompilo Esperanto Subgrunde # 2 en bita formato : 15 € (MP3, OGG aŭ FLAC laŭ elekto)
-Duobla KD : Kontribuo por la kompilo Esperanto Subgrunde # 2 en duobla Kompakta Disko (2KD) En EU : 18 €, Ekster EU : 15 € + « Desegnaĵo de infanoj de la Escuelita pri la temo muziko aŭ roko » + sendokostoj
-Vinilo : Kontribuo por la kompilo Esperanto Subgrunde # 2 (La plej bonaj elektoj) Long Daŭra Vinilo (1LD Vinilo) En EU : 20 €, Ekster EU : 17€ + Bita formato de Vol. 1, 2 (MP3, OGG aŭ FLAC laŭ elekto) + « Desegnaĵo de infanoj de la Escuelita pri la temo muziko aŭ roko » + sendokostoj
-Sonkasedo : Kontribuo por la kompilo Esperanto Subgrunde # 2 en sonkasedo (KS) En EU: 12 € , ekster EU : 10 € , Rusio : 7,00 € + Bita formato de Vol. 1, 2 (MP3, OGG aŭ FLAC laŭ elekto) + « Desegnaĵo de infanoj de la Escuelita pri la temo muziko aŭ Roko» + sendokostoj
-La Kompleta Subtena Pako (inkluzive ĉiujn publikigitajn formatojn) En EU : 60 €, Ekster EU : 50 € + Bita formato de Vol. 1, 2 (MP3, OGG aŭ FLAC laŭ elekto) + « Desegnaĵo de infanoj de la Escuelita pri la temo muziko aŭ Roko» + sendokostoj

 

Sendokostoj por 1 ekzemplero : 
Francio  : 2 KD : 4,42 € / 1 LD Vinil : 8,00 € / 1 KS : 7,00 € /

Kompleta pako : 12,00 €
EU : 2 KD: 10,00 € / 1 LD Vinil : 15,95 € / 1 KS : 7,00 € / 1

Kompleta pako : 20,00 €
Cetera Eŭropo, Rusio, Norvegio, Magrebo: 2 KD: 10,00 € / 1 LD Vinil: 19,20 € / 1 KS : 7,00 € (3 € por Rusio) / 1 Kompleta pako: 25,00 €
Resto de la Mondo : 2 KD: 10,00 € / 1 LD Vinil: 28,10 € / 1 KS : 7,00 € / 1 Kompleta pako: 35,00 €

Ekzemploj por kalkuli vian kontribuan partoprenon :

- por sendo al Francio 1 LD vinilon : 20 + 8,00 = 28 €
-por sendo al Eŭropa Unio kompletan pakon : 60 + 20,00 = 80 €
- por sendo al Rusio, cetera Eŭropo, Novegio aŭ Magrebo 2 KDon : 15 + 10 = 25€
-Por sendo al Aŭstralio, Azio, Ameriko 1 LD vinilon : 17 + 28,10 = 45,10€
-por sendo de kasedo al EU : 12+7 = 19 € , al Rusio : 7 + 3 = 10 €