Meksika sendependa eksperimenta postindustria muziko - "Ostserĉado" de SILFIUM

Silfium  -  Meksikio  (Silphium)

Eksperimenta postindustria esperanto-muziko

Logotipo silfium500

Silfium (Silphium) faras ĉiujn siajn kreaĵojn libere haveblaj, se vi registras la trakojn sur iu ajn materialo kaj uzas nian proponitan kovrilbildon kiel senprofitajn celojn, vi havas legitiman kopion de nia laboro. 
La sono de Silfium estas primitiva, agresema kaj neprofesia, ĝi ne sekvas la nunajn normojn de muzikproduktado nek estas farita por esti komercigita, ni volas kunigi la muzikajn projektojn el diversaj mondopartoj, kiuj celas esprimi sin el la triamonda kunteksto kiel la kasedeldonejoj Nyege Nyege (Afriko), Syrphe (Afriko kaj Azio ĉefe) kaj Noise à Noise (Irano).

 

Bita albumo Ostserĉado

Ostoserĉado Silfium500

Pri la bita albumo Ostserĉado (aŭ "Ostoĉaso") : 
laŭ la biblia parto Judaso 1:9, la arkianĝelo Mikaelo kaj Satano disputas la korpon de Moseo kaj Mikaelo kondamnas Satanon esti riproĉita de la Sinjoro dio. 
La serĉado de kadavro estas ofta en landoj kiel Meksikio, kie perforto tiom kreskis, ke la nombro da homoj malaperintaj kaj trovitaj mortintoj pliiĝas tago post tago. 

La disputo pri kadavroj en triamondaj landoj havas du partojn: 
la homoj, kiuj serĉas siajn malaperintajn parencojn antaŭ la nesufiĉo de la Ŝtato kaj la perforto de sanga kapitalismo (koncepto de Sayak Valencia), kiu esperas, ke la korpoj neniam estos trovitaj.

La bando konsisto de Silfium en tiu ĉi bita albumo:

Carlos Velazquillo : Tekstoj kaj muziko, voĉoj, klavaro, elektronikaj bruoj, metalaj kaj aliaj feraj objektoj, perkutado, ĝembeo, panhuehuetl (prahistoria amerindiana tamburo), sonregistraĵoj.



Carlos Velazquillo500

Albumkovrilo fare de  Zer0.
Dezajno kaj koncepto de Carlos Velazquillo (www.instagram.com/carolusv6/) ( https://www.facebook.com/carloschattenreiner )  kaj Miri Loto (www.instagram.com/lotomiri/).

 Specialan dankon al la muzikisto Armando Bravo el Luma Vorante.

Pri la kantotekstoj: La tekstoj estas verkitaj en Esperanto. La temoj de la kantoteksto traktas socian kritikon, perforton, morton kaj subfosadon. 

Se vi volas ricevi ĉiujn trakojn senpage, bonvolu skribi al < carlosvelazquillo22@gmail.com >; aŭ kontakti la bandon pere de la oficialaj paĝoj : 
https://silphium1.bandcamp.com/album/ostser-ado
https://www.reverbnation.com/silphium5
https://soundcloud.com/carlos-velazquillo