Finfine bona novaĵo pri ESPERANTO SUBGRUNDE 2 !!!

Finfine bona novaĵo !!!

La kompilprojekto sur KD duobla " ESPERANTO SUBGRUNDE 2 " estas en fina fazo de preparado.. La mastro jam finpretas kaj la lastaj detaloj por la presado de la libreto kaj de la du KDoj estos finpretaj por ĉi semajnfino aŭ lundo..

kaj ni ĵus ricevis la permeson de la aŭtorrajta societo SDRM por presigi la kompilon ...

Post kiam ni liveros la materialon al la presisto ni scios kiam povos okazi la oficiala apero de la tiom longe atendata ESPERANTO SUBGRUNDE 2.

Ni speciale dankas la aktivajn kunlaborantojn: ĉiuj artistoj, Cyrille, Vladimir kaj Julio kaj ĉiuj antaŭmendintojn.. sen kiuj la projekto ne povintus ekzisti ! Estis grandega aventuro... dankegon al ĉiuj pro tiu giganta kunlaborado!!!

Kaj saluton al ĉiuj infanoj kaj volontuloj de la "Escuelita" en Lima (Peruo) al kiu estas dediĉita tiu subgrunda verko.

verso50