VINILKOSMO-MP3.COM - V4
La rekonstruo kaj revizio de ĉi tiu 4-a versio de la muzika platformo de Vinilkosmo, komencita en 2023 kaj finpretigita en 2025, eblis danke al la profesia asistado de Sylvain Renard de PCPC kiu teknike pilotas la projekton de pli ol unu jaro kaj kun la kunlaboro de Mélaine Desnos, Jean-Claude Patalano kaj Floreal Martorell. Dankojn ankaŭ al Rikardo Cash, Ángel Arquillos, Françoise Eriksen,kaj Miguel Gutierrez, pro diversaj tradukoj kaj revizioj de tekstoj de la retejo.
VINILKOSMO-MP3.COM - V3
La konstruado de la antaŭa versio de la muzikelŝutejo eblis danke al la valora helpo de Johann Eriksen (retejteknikisto el Oslo, Norvegio laboranta ĉe TIDAL) kiu kreis la trian version de la muzikplatformo Vinilkosmo en 2014, anstataŭigita per tiu ĉi nova versio.
VINILKOSMO-MP3.COM - V2
Sed origine la sukceso de la projekto de cifereca elŝuta platformo venis de Christian Laurut kiu trejnis Floréal Martorell por la kreado de la dua Vinilkosmo-retejo en 2009. Tio ne estus ebla sen la helpo de kunlaborantoj valoregaj kiel Rikardo Cash, David-Emil Wickström, Mark Eaton, Pedro Sanz, Alejandro Pareja, Manolo Pancorbo, Ángel Arquillos, Juan José Vera kaj Françoise Eriksen kiuj efike kontribuis al la tradukado de la tekstoj kaj diversaj kontroladoj.
Dankon ankaŭ al David-Emil Wickström (tiutempe retejestro de la retejo EUROKKA kaj Artista Datenbazo), Rogener Pavinski de la videoprodukta eldonejo Kosmuzik, Chuck Smith, KuboF, Peter Baláž, Bertilo Wennergren kaj Cyrille Poulet pro iliaj konsiloj kaj kiuj ĉiuj helpis kontroli kaj testi la funkciadon de la 2-a versio de la retejo antaŭ ĝia oficiala lanĉo.
VINILKOSMO.COM - V1
Aparta atento al Mark Eaton pro liaj kapabloj kaj teknika helpo plurfoje kaj precipe kiel kreinto kaj retejestro de Vinilkosmo.com la unua oficiala retejo por vendado de KD-oj de VINILKOSMO kreita en 2001 kaj kiu estis ensorbita de la 3-a versio de la cifereca platformo.
Kaj fine, grandan dankon ankaŭ al ĉiuj ARTISTOJ kaj GRUPOJ, kiuj kunlaboris kun VINILKOSMO dum multaj jaroj kaj kiuj fidas al ni por la daŭrigo kaj daŭripovo de ĉi tiu kibernetika muzika aventuro.