Vinilkosmo estas sendependa eldonejo kiu produktas, eldonas, kaj distribuas ekskluzive esperanto-bandojn kaj artistojn en ĉiuj eblaj aktualaj muzikstiloj (roko, popo, folko, kanzono, tradicia, ĵazo, punko, hardkoro, mondmuziko, elektroniko, regeo, skao, hiphopo, ktp.). La artistoj venas el la tuta mondo.
Vi povas libere navigi en ĉi tiu retejo kaj konsulti la priskribon de la artistaj paĝoj kaj de la vendataj albumoj en plej diversaj formatoj (fizike: vinilaj diskoj kaj KDoj, kaj bite: por elŝutado de muziko en MP3, OGG, aŭ FLAC, la kanto-tekstoj troviĝas ĉu en la libretoj de la fizikaj diskoj, ĉu en la metadatumoj de la bitdosieroj).
Por aĉeti:
- Aŭ vi aĉetas sen konto, kaj vi ricevos la elŝutligilon per via fakturo per retpoŝto. Ĉi tiun retpoŝtaĵon vi devos konservi por eblaj postaj elŝutoj (maksimumo 4 elŝutoj);
- aŭ vi ensalutu (se vi jam kreis konton dum antaŭa vizito),
- aŭ vi kreu konton (se vi ankoraŭ ne havas) por konservi viajn mend-informojn en nia retejo kaj aliri ilin post denova ensaluto.