Ruinoj

Ruinoj - Martin & la talpoj
Prix
5,00 €
Ruinoj
Stokholmo (svedio) - 2024


Albumeto ref.: VKBA050-092 
Bita albumeto 6 titoloj - 19:12 mn, disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s - OGG - FLAC - elsendfluo formatoj 

Ruinoj - Martin & la talpoj - Stokholmo, Svedio
Bita albumeto kunproduktita de Martin & la talpoj / Vinilkosmo © 2024

 

Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato: 
OGG , FLAC , aŭ  Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).

  Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia  formato.


Apero de la 6 titola bit-albumeto Ruinoj la 25an de junio 2024


Nur jaron post Vestiĝoj venas jam ĝia gefrata albumeto Ruinoj, kiu konsistas el ses originalaj akustikaj pecoj, komponitaj kaj verkitaj de Martin
Por tiuj kiuj konas la muzikon de Martin ĉefe de liaj akustikaj koncertoj, la stilo de ĉi tiu albumeto certe estas bone rekonebla. Kiel ĉiam, temas pri melankolie melodia muziko kun profundaj emocioj kaj lerte verkitaj tekstoj kiuj respegulas la etoson de la muziko.

Tekstoj kaj muzikoj: Martin Wiese
Dua harmonio en Ekrano komponita de Siru Laine

Martin & la talpoj en ĉi tiu albumeto estas:
Martin: ĉefa kaj harmoniaj voĉoj, akustikaj gitaroj, elektra basgitaro (Ekrano, La lasta somero), mandolino (La lasta somero), oktavmandolino (Ruinoj), samplita piano (Ruinoj), perkutiloj
Siru Laine: harmonia kantado (Ekrano)
Inez Wiese: harmonia kantado (Senkondiĉa amo, Se nur)
Anders Grop: kontrabaso (Se nur)
Lukas Thiel: elektra basgitaro (Senkondiĉa amo)

Registrita kaj miksita de Martin en sia dormĉambro en Stokholmo. La voĉo de Siru, kontrabaso de Anders, kaj basgitaro de Lukas estis registritaj ĉe ili, de ili mem.

Mastrigita de Triboulet en Studio de la Trappe, Donneville, Okcitanio/Francio.

La kovrilarton faris Martin. 


 







ABONKLUBO

Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.

La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.

Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.

ABONKLUBO

Kantotekstoj

Vi devas esti abonanto (ABONKLUBO) aŭ esti aĉetinta ĝin ĉi tie por aliri la kantotekstojn.