
Apero de la unuopaĵo la 15an de decembro 2023
La Mondanoj estas Esperanto-rokbando el Berlino kiu fondiĝis en 1983. En la 1980-aj jaroj La Mondanoj ofte ludis en regulaj muzikkluboj en Germanio kaj ĉe Esperanto-eventoj en Hungario, Pollando, Francio, kaj Germanio. Ĝi malfondiĝis en 1987 post fina koncerto ĉe la 100-jara jubileo de Esperanto en Krakovo.
Fokusiĝante pri siaj karieroj kaj familioj, Tom, Carsten kaj Aaron neniam perdis sian entuziasmon por muziko, kaj restarigis la grupon en junio 2023.
Ilia muziko kombinas klasikan rokon, funkon, bluson, kaj aliajn influojn en unikan miksaĵon kiu kongruas kun la bela sono kaj homarana mesaĝo de Esperanto.
Konstantaj membroj estas
Aaron Koenig: ĉefkanto kaj ritmogitaro
Carsten Kindermann: basgitaro kaj korusoj
Tom Wunderlich: ĉefgitaro kaj korusoj
Perdinte kontakton kun ilia origina drumisto Marcus Wesche, La Mondanoj nun ludas kun 25-jaraĝa Niklas Neumann ĉe drumo.
Klaku sur la bildon por aŭskulti aŭ elŝuti la unuopaĵon.