
Albumo ref.: VKKD009-002
Albumo 15 titoloj – 58:28 mn
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s - FLAC
Vinilkosmo-kompil' Volumo 1 – internacia
Produktita de Vinilkosmo © 1995
Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG , FLAC , aŭ Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).
Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia formato.
En marto 1995 aperis la unua volumo de Vinilkosmo-Kompil', kompaktdiske (KD) kaj kasede (KS).
Vinilkosmo-Kompil' estas kolektaĵo kiu ofertas vastan elekton de stiloj por prezenti la kulturan riĉecon de esperanto.
La projekto inkluzivigas du volumojn, ĉar estis tro da proponoj por unusola. La dua volumo aperis unu jaron post la unua.
EUROKKA ricevis plurajn subtenojn por tiu ĉi projekto, kaj ni volas aparte danki FAME-Fondaĵon, SAT-Junulfakon, la Prima de las Lengas (la Printempon de Lingvoj, okcitana festivalo de Tuluzo), la Eŭropan Junular-Fondaĵon kune kun TEJO, kies fakasocio EUROKKA estas, kaj Edukan Fondaĵon CARSON, kiu subtenas nin specife por la dua volumo.
Partoprenis en tiu ĉi volumo 15 artistoj kaj bandoj: Ĵomart kaj Nataŝa (Kazaĥio-Svedio), Ĵak Yvart (Dunkirko, Francio), Kajto (Frislando, Nederlando), Frávio Fonseca (Brasília, Brazilo), La Mevo (Jokohamo, Japanio), Solo (Málaga, Hispanio), Amplifiki (Stokholmo, Svedio), Persone (Stokholmo, Svedio), La Rozmariaj Beboj (Les Rosemary's Babies, Tuluzo, Okcitanio-Francio), Bruemaj Najbaroj (Noisy Neighbours, Tuluzo, Okcitanio-Francio), La Alburnoj (Les Ablettes, Fumel, Francio), Piŝamandurjes (Pixamandúrries, La Bisbal, Katalunio), EV (Nantes, Bretonio-Finnlando), Tutti Futti (Thionville, Loreno, Francio), La Mondanoj (Berlino, Germanio).
Specialajn dankojn al ĉiuj kiuj fidis nin kaj kiuj faris antaŭmendojn, kaj al kelkaj kiuj faris mondonacojn por subteni la kompil-projekton.
Dankojn pro:
- la konsiloj kaj subteno al Marcelo Redoulez kaj Saskia Idzerda.
- ilia enlanda varbado al Edmund Grimley Evans (Britio), Hermann Deceunninck (Belgio), Ono Takao (Japanio), Rafa Blanco (Eŭskio), Fokomelo (Hispanio), Jimmy (Danio), Marcos Cruz (Hispanio), ktp.
- al Tony Guyot, Mark Eaton, kaj Louis Rafenomanjato pro la komputikaj glataĵoj kaj supersignoj.
- al Fabrice Morandeau kaj Monique Loubières de Nantes pro la asistado kaj studia kunlaboro por EV.
- la tradukoj al Ursula Redoulez kaj Karlheins Croissant (germana), kaj Mani Massafra kaj Alfons Martorell (hispana).
- la permesoj al Patricia Teglia de Lola Label el Nantes, kaj Bernard Villeneuve "Generalo" de Willing Productions.
- al Rémy Castan el la Mediteranea Fonoteko pro la teknika kaj arta kunlaborado.
Dankegojn al Sylvie, Karlin', Nevik', Liberto, Manola, kaj Alfons pro ilia pacienco, kompliceco, kaj helpego, kaj al ĉiuj artistoj kaj bandoj pro ilia sindonemo.
Teksto reviziado: Rikardo Cash.
Teknika realigado de la kompilo kaj mastrigado: Laurent Ives de Solstice Studio (Tuluzo).
Grafika koncepto kaj realigado de la libreto: Mark Eaton kaj Louis Rafenomanjato.
ABONKLUBO
Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.
La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.
Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.