AMPLIFIKI

Svedio, Danio, Francio
AMPLIFIKI Foto/photo : Amplifiki

 

Apero de la bita albumo la 8an de oktobro 2018

 


Amplifiki estis esperanto-rokmuzik-grupo, fondita de Kim J: henriksen, Bertilo Wennergren, kaj Micke Englund en la jaro 1982. 
Ĝi signis la komencon de la moderna junula esperanto-muzika kulturo. 
La esperanta eldonejo LF-koop en Svislando eldonis ilian unuan kasedon en 1986; aliaj membroj de la bando tiam estis Martin Wiese, Aline Boulet, kaj Isabelle Rome

Kvankam Amplifiki ne plu ekzistas, kelkaj membroj iĝis tre famaj ĉar ili fondis aliajn muzikgrupojn, kiel ekzemple Bertilo kaj Martin kun Persone, kaj Kimo kun Esperanto Desperado. Ankaŭ tiuj bandoj jam ne plu ekzistas, sed ili ludis tre ofte en esperanto-kongresoj siatempe. Nuntempe Kimo ofte ludas en Esperantujo sole, Martin ludas kun La Talpoj, kaj Bertilo starigis akustikan duopon kun Birke

La nomo AM-PLI-FIKI estas vortludo (pro enteno de la vorto fiki), kaj tiel komenciĝis tradicio de vortludado en nomoj de la esperanto-muzikkomunumo. 
Indas noti ke precipe la kantoj de la unua albumo Tute ne gravas iĝis tre famaj. Inter ili troviĝas IS (himno de la Internacia Seminario) kaj Sola

Registritaj dum la Internacia Junulara Festivalo en Kastel’ Sarda en Italio en 2014, rememoroj pri Amplifiki fare de Kimo, Bertilo, Isabelle, Micke, kaj Aline disponeblas ĉe Varsovia Vento, elsendo La mikrofona renkontiĝo kun Amplifiki
Kaj nun post pli ol trijara laborado en la kadro de la bita reeldono de malnovaj muzikverkoj elĉerpitaj, Vinilkosmo sukcesis remastrigi bonkvalite el la mastraj bendoj la albumon Tute ne gravas

Ĉi tiu tute nova bita versio remastrigita mirigos vin pro ĝia freŝeco. Indas aŭskulti ĝin por remalkovri tiun mitan kaj mejloŝtonan verkon. 

Diskografio de la bando : 
- Tute ne gravas (LF-Koop - Kasedo 1986) 
- Esperanto ne konas landlimojn (memeldono - kasedo 1989) 
- Vinilkosmo-kompileto (Vinilkosmo - vinildisketo 1990 - kun La Rozmariaj Beboj je alia flanko) 
- Festo de Kristnask' (memeldono - kasedo 1990) 
- Ĉu ne? (Edistudio – kasedo 1991) 
- Vinilkosmo-kompil' vol.1 (1995) - Amplifiki kontribuas al la kompilaĵo per unu kanto, nome: Banala travivaĵo de juna knabo
- Vinilkosmo-kompil' Vol.2 (1996) - Micke Englund de Amplifiki kontribuas al la kompilaĵo per unu kanto.  

 


Klaku sur la albumon por ĝin aŭskulti aŭ elŝuti.