
Albumo ref.: VKVA019-073
Bita albumo 14 titoloj - 49:51 mn,
disponebla laŭ formatoj: MP3 – 320 Kb/s - OGG - FLAC kaj elsendfluo
Tute ne gravas - AMPLIFIKI – Svedio, Danio, Francio
Bita albumo kunproduktita de Amplifiki - Vinilkosmo © 2018
Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG , FLAC , aŭ Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).
Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia formato.
Apero de la bita albumo la 8an de oktobro 2018
Jen nova okazo por kolektantoj, recenzistoj, kaj nostalgiuloj! Sed ne nur…
32 jarojn post la unua eldono de albumkasedo fare de LF-Koop en 1986, Vinilkosmo lanĉas bitan reeldonon tute remastrigitan de la unua esperanto-roko-albumo de la rok-bando Amplifiki. Post pli ol 3 jaroj da penado en klopodoj kaj laboro, jen senkomplekse ĉi tiu nemalhavebla raraĵo.
Amplifiki estis siatempe la stela bando dum internaciaj renkontiĝoj de la esperanta junularo. Tra tuta Eŭropo la efiko de ilia pure rokenrola muziko kun nuancoj de bluso estis adoptita de ilia publiko, starigante Amplifiki kiel ikonon de la esperanta rok-movado. En ĉi tiu bita albumo vi povos trovi mejloŝtonajn titolojn kiel "Sed tute ne gravas", "Domo en Bonn", "Brava bardo", "Ruĝo kaj blu'", "IS", kaj la neforgeseblan "Sola" komponitan kaj kantitan de Kimo, titolo kiun ĉiuj espojunuloj el la tuta mondo konas kaj kunkantas. Notindas ke ĝi reaperis en la unua KD de Esperanto-Desperado, BroKantaĵoj.
Tiu escepta oportuno reenmergiĝi en la originoj de esperanto-rokmuziko pere de tiu renovigita versio (sama muziko kun nova vesto) alportos al vi gravan refreŝigon en via vivo, kaj vi ne plu povos flankenlasi tiun valoregan verkon.
En tiu ĉi albumo Ampliki estas:
Kimo: klavaro, koruso, ĉefkantado en 1, 4, 12, 14, krioj
Bertilo: basgitaro, korusoj, ĉefkantado en 1, 7, 8, bomba klavo
Martin: akustika gitaro (solo en 10), koruso, ĉefkantado en 1, 2, 3, 5, 6, 11, 13, bamba tamburino
Micke: elektra gitaro, akustika gitaro en 3, koruso, dancado
Aline: ĉefkantado en 1, koruso, nupta klavaro, ridoj
Isabelle: Ĉefkantado en 1, korusoj, babiloj
Gastmuzikistoj:
Tomas: drumo
Eva F.: koruso en 5
Tomas B.: tamburino en 6, 7
PerOla: ululoj en 7
Registrita dum 5 tagoj en septembro 1986 ĉe Acrylic Studio en Kopenhago, krom 6 kaj 7 registritaj en la hejmstudio de Martin en Stokholmo la 22an de novembro 1984.
Sonteknikistoj, registrado, kaj miksado:
- en Kopenhago: John kaj Lasse
- en Stokholmo: Amplifiki
Produktisto: Amplifiki
Kaseda eldono: LF-Koop en 1986
Bita eldono: Vinilkosmo en 2018
Ciferecigado de la mastraj bendoj en julio 2018 ĉe IONISON studio en Svislando fare de Stéphane Mercier.
Mastrigado farita en aŭgusto 2018 ĉe Studio de la Trappe en Donneville (Okcitanio, Francio) fare de Triboulet.
Foto de la kovrilo: Tomas Bertelsen (http://bertelsen.photo/)
Realigado de la bita kovrilo: Flo
ABONKLUBO
Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.
La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.
Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.