
Unuopaĵo ref.: VKBA051-093
Bita unuopaĵo, 2 titoloj : 06:36 mn
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s
RAPIDU, VAGONARO - La Mondanoj – Berlino, Germanio
Kunproduktado La Mondanoj/Vinilkosmo 2024
Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG , FLAC , aŭ Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).
Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia formato.
Apero de la bita unuopaĵo RAPIDU, VAGONARO la 19an de julio 2024
La kanto “Rapidu, vagonaro” estis verkita en 1984 dum pasporta-servo-vojaĝo tra Hungario. Ĝi prezentas arbohakiston kiu estas sur sia hejmenvojo al sia amatino, kaj petegas la trajnon iri pli rapide, ĉar li sopiras ŝin tiel multe.
Sed tiam li surprize enamiĝas al alia knabino en la trajno, kaj deziras ke la trajno malrapidiĝu. Ĉi tiu amuza amrakonto estis tute inventita, sed iuj spertoj de nia vojaĝo tra la tiama komunisma lando – kiel la ruĝarmeano, la ŝlambuc-raguo, kaj la dika sinjorino – trovis sian vojon en la kantotekston.
La Mondanoj ofte ludis “Rapidu, vagonaro” en siaj koncertoj. Post nia reviviĝo ni registris ĝin profesie por la unua fojo, kun preskaŭ la originala kantoteksto kaj aranĝo.
La kanto estas konstruita sur animplena basrifo kaj ĵazecaj akordoj kaj ankaŭ citas “Sympathy for the Devil” de la Rolling Stones en ĝi. En tiu ĉi unuopaĵo La Mondanoj estas:
Aaron Koenig kaj Carsten Kindermann: aŭtoroj kaj komponistoj
Aaron Koenig: ĉefvoĉo kaj ritmogitaro
Carsten Kindermann: korusoj kaj basgitaro
Tom Wunderlich: korusoj kaj ĉefgitaro
E-drumo, registrado, kaj miksado: Uwe Häusler en studio Electric Uweland, Berlino, Germanio
Mastrigado: Triboulet en Studio de la Trappe, Donneville, Okcitanio/SudFrancio
Kovrilbildo: Aaron Koenig
ABONKLUBO
Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.
La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.
Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.