
Albumeto ref.: VKKD136
Albumeto 4 titoloj - 15:31 mn, disponebla laŭ KD - MP3 – 320 Kb/s - OGG - FLAC - elsendfluo formatoj
Nuda - Kjara - Rimini, Italio
Albumeto produktita de Musica di Seta © 2023
Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG , FLAC , aŭ Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).
Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia formato.
Apero de la 4 titola albumeto la 25an de julio 2023
Nuda estas la titolo de ĉi tiu nova eldono kiu defiis Kjaran, praktike ĝi estas defia albumeto.
Ŝi neniam flankenmetis siajn gitarojn por konfidi la rakonton "nur" al la voĉo kaj al la teksto kaj al la muziko, en interna kaj pasia dialogo kun la piano de Simone Migani. Estis bela kunlabora projekto kiu konkretiĝis sukcese malgraŭ la duboj, sed finfine Kjara fidis sin kaj ŝi lernis fidi, ŝi senigis sin de la certecoj akiritaj per la ludado de sia instrumento kaj ŝi lasis sin forporti de emocia nudeco. La kantoj permesis al Kjara fari tion. Kiel ĉiam la muziko mastras la artistojn, kiel devas esti kaj kiel necesas ke estu.
Esperanto ĉiam donas al ŝi novajn okazojn kaj eblojn por superi limojn, kiel estas ene de ĝia naturo mem kaj de ĝia idealo...
La tradukojn/adaptojn plenumis Federico Gobbo.
La albumeto Nuda enhavas 4 kantojn, Tiu ĉi tempo (Questo tempo) kaj Nombru ĉion (Fai la conta) neniam estis eldonitaj, Sablo venta (Sabbia e vento) estas peco eltirita de la albumo Disordine el 2015, kaj Mozaiko (akustika versio) estas la akustika versio de unu el la kantoj plej gravaj por la artistino.
Pri la kantoj:
Tiu ĉi tempo (Questo tempo): Lerni ne timi, kapti la bonajn momentojn kaj ankaŭ la plej kompleksajn, por igi ilin ŝancoj. Kelkfoje niaj plej malbonaj malamikoj estas ni mem. Ĝi estas invito vivi, riski ĉar ĉi tiu estas nia tempo, tiu kiun ni havas je dispono.
Nombru ĉion (Fai la conta): Listo de belaj aferoj kiuj odoras je ĉiutageco. Etaj kaj valoraj aferoj, perloŝnuroj kaj novaj muzikoj. La sola maniero rezisti estas nombri la bonajn aferojn ĉirkaŭ ni kaj konservi ilin kiel trezoron, uzi ilin kiel ilon, kiel vojon al sereneco.
Sablo venta (Sabbbia e Vento): Kjara volis “revivigi” tiun ĉi malnovan kanton ĉar ĝi portas kun si bildojn al ŝi karajn, sablon kaj venton, du elementojn kiuj estas parto de ŝia historio, de ŝiaj originoj, de ŝia naskiĝurbo - Rimini - kaj kiuj, kiam ili estas kune, konfuzas, kreas kaoson. Malgraŭ la paso de la jaroj, estas ĉiam interese elpensi novajn manierojn trairi la "sablan venton".
Mozaiko (akustika versio) (Mozaico – versione acustica):
Ni ĉiuj estas parto de granda universala mozaiko, ĉiu el ni estas peco de ĉi tiu pentraĵo. Rekomenci rigardi por rekoni nin. Fakte, rekoni nin signifas subteni unu la alian.
En tiu ĉi albumeto KJARA estas:
-Tekstoj kaj muziko: Chiara Raggi
-Traduko kaj adapto de tekstoj en Esperanto: Federico Gobbo
-Chiara Raggi: voĉo
-Simone Migani: piano
-Aranĝoj: Chiara Raggi kaj Simone Migani
-Registrado kaj miksado : Mattia "Matta" Dallara ĉe Depositozero Studios (Forlì - FC)
-Mastrigado: Max Paparella ĉe Groove Sound Design (Monteveglio - BO)
-Arta grafikaĵo de la albumet-kovrilo : Francesco Mussoni
-Arta produktado: Musica di Seta
-Plenuma produktado: Musica di Seta/Vinilkosmo
-Bita distribuado : Vinilkosmo tra Believe Music France
-Gazetara servo: Chiara Giorgi por Italio, Floréal Martorell por eksterlando kaj Esperanto
ABONKLUBO
Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.
La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.
Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.