Esperanto Subgrunde 2

Esperanto Subgrunde 2
Prix
13,34 €
Esperanto Subgrunde 2
Brassens ne mortis
Kravato
Tri boteloj
Eveline Paŭla
Fikiĝu
Frakasu
Jan Ali Sin
La Bleka Forfikulo kaj siaj Orelboristoj
Manifesto Jukebox
Pendumito
Penis Canina
Piĉismo
Piŝamandurjes
Platano kaj Sparka Ribelo
Renato Bonamato
Rezistanco
Ruĝa Espero
SocialZero
Stomaka Korodo
Tiu Ne Gravas
International - 2022

 

Duobla albumo ref.: VKKD135-083AB 
Duobla KD A/B (Disko A, 25 titoloj, 57:45 mn / Disko B, 24 titoloj, 56:28 mn) 
Disponebla en MP3 – 320 Kb/s - OGG kaj KD formatoj

ESPERANTO SUBGRUNDE 2 - Internacia Kompilo
kunproduktita de la bandoj kaj Vinilkosmo © 2022

Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato: 
OGG , FLAC , aŭ  Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).

  Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia  formato.

 

Oficiala apero de la bita internacia kompilo kaj duobla KD la 18an de Marto 2022

 

Jen la tiom atendata nova punkroka kompilo Esperanto Subgrunde vol.2 kun 49 kantoj en esperanto ĵus aperis!
 



La duoblan albumon partoprenas dudek tri bandoj el dek unu landoj. 
La unuaj ekstremrokaj bandoj kiuj ekverkis kantojn en esperanto aperis fine de la 1980aj jaroj - komence de la 1990aj. Samtiam en Francio estis fondita la esperanta muzikeldonejo Vinilkosmo. Ekde la 1990aj ekzistis negrandaj kvantoj da subgrundaj muzikistoj apogantaj la internacian lingvon en Brazilo, Polio, Francio, Rusio, Ukrainio, Japanio, kaj apartaj bandoj en aliaj landoj.

En 2000, Vinilkosmo kaj la brazila eldonejo La Blua Papilio kuneldonis la unuan volumon de internacia esperantokora kompilo Esperanto Subgrunde.

En marto 2022 aperas la dua volumo de tiu ĉi signifa duobla albumo. La kompilo enhavas freŝajn kantojn speciale registritajn por la eldono kaj malnovajn remalkovritajn kantojn kun restaŭrita sono. Bandoj el diversaj landoj kaj naciecoj tie ĉi estas unuigitaj ne nur per muzikĝenroj kaj la lingvo, sed ankaŭ per idealoj de esperanto.

"Esperantokoro" estas neoficiala termino por ajna subgrunda rokmuziko kun kantotekstoj en la verda lingvo; temas pri roko kontraŭ lingva diskriminacio kaj malegaleco, kontraŭ rasismo kaj faŝismo, kontraŭ imperiismo kaj kulturŝovinismo, kontraŭ seksismo kaj socia maljusteco, kontraŭ milito kaj baroj inter homoj. 
Ni elektas liberecon, mondpacon kaj interpopolan komunikadon sen baroj!

La kompilo subtenas la alternativan kaj solidaran edukan projekton "La Escuelita" (La lernejeto) starigita de tri instruistinoj de la mezlernejo franca-perua de Lima. Ĝi celas plenumi edukajn aktivaĵojn kaj lernejan subtenon por infanoj loĝantaj en la ladurbaj kvartalaĉoj lokitaj en la altaĵoj de Lima ne havante aliron al la retaj virtualaj kursoj ekde la komenco de la kronvirusa pandemio.

Detaloj pri la projekto: Esperanta prezento de "La Escuelita"


Partoprenantaj bandoj:
Ale Kosabela kaj Arrach (Argentino kaj Francio, Punk-hardkoro), Brassens Not Dead (Brassens ne mortis, Francio, kanzono anarki-punko), Corbata (Kravato, Japanio, grinckoro), Drei Flaschen (Tri boteloj, Germanio, punko), Eveline Paŭla (Brazilo, punk-roko), Fikiĝu (Brazilo, grinckoro, minckoro), Frakasu (Rusio, hardkorpunko), Jan Ali Sin (Rusio, elektropunko), JoMo kaj Liberecanoj (Francio, kanzono anarki-punkroko), Krio de Morto (Polio, industripunko), La Bleka Forfikulo kaj siaj Orelboristoj (Francio, garaĝroko), Manifesto Jukebox (Finnlando, punko), Pendumito (Polio, hardkorpunko), Penis Canina (Rusio, grinckoro), Piĉismo (Ukrainio/Litovio, hardkorpunko), Pixamandúrries (Piŝamandurjes, Katalunio, rurala punko), Platano kaj Sparky Riot ( Platano kaj Sparka Ribelo, Francio, skapunko), René Binamé (Renato Bonamato, Belgio, kanzono anarki-punko), Rezistanco (Rusio, hardkorpunko), Ruĝa Espero (Rusio, garaĝroko), SocialZero (Rusio, hardkorpunko), Stomachal Corrosion (Stomaka Korodo, Brazilo, grinckoro), Tiu Ne Gravas (Es Lo De Menos, Argentino, garaĝroko-punkroko).

 

 

Prezento de la BANDOJ en ESPERANTO SUBGRUNDE 2  
(internacia kompilo)

 

1- Ale kaj Arrach
 

Ale Kosabela
Foto : Russ Williams KEF 2005 (Helsinko)

 

 

 

 

 

 

 

 


 

La argentina Ale Kosabela surprizis nin en 1988 kiam li unuafoje aperis en Kolekto 2000 en la unua albumeto post-punk-roka de La Porkoj…

Li revenas per tiu ĉi kanto « Bestoj fiaj » kiun li kantis sur la muziko de la punk-hardkora bando de Tuluzo, Arrach, kaj tiel kontribuas al la kompilo Esperanto Subgrunde 2.

Pri Ale Kosabela ĉi tie !

Logo Arrach

Arrach
Foto: Arrach

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Arrach ekzistas de junio 2002 kaj debutas en hardkora punk-stilo. 5-traka demo estis rapide registrita en decembro 2002 por promocii la grupon, kaj la datoj komencis sekvi en Francio. La grupo surbendigis plurajn albumojn kaj ankaŭ partoprenis dekon da kompilaĵoj kiel "Haute tension", "Punk en France", "20 ans of Radical Antifascism" inter 2004 kaj 2012.

Nuntempe Arrach faris pli ol 200 koncertojn tra Francio kaj ankaŭ en Germanio, Belgio, Nederlando, Danio, Norvegio, Svedio, Hispanio, Italio, kaj en Maroko apud bandoj sur sceneje kiel GBH, Soziedad ALkoholika, Parabellum, Human Alert, Oberkampf, Leftover crack, Born dead , Korpa Sako, Les Amis d'ta femme, Brassen's not dead, Les Apaches, Lower Class Brats, Black Bomb A, Trepalium, Offending, Condkoi, Skunk, l'Enfance rouge, Burning heads, Les Ramoneurs de menhirs, Heyoka.

De 2015 kaj post diversaj ŝanĝoj, la grupo rekomencis kun 4 muzikistoj, ekde nun agorditaj en « re » kun reviziita muzika orientiĝo de Hardcore Trash ...

En Arrach estas eks-muzkistoj el la eksa bando Arrach Moumout kiu siatempe partoprenis en la unua volumo de Esperanto Subgrunde.

http://arrachpxhc.free.fr/
https://www.hardcore-punk.net/groupe/409/arrach

 

2- Brassens Not dead  (Brassens Ne Mortis)

Brassens not deadLogotipo Brassens not dead
 

 

 

 

 

 

 

Brassens Not Dead (Brassens ne mortis) estas franca anarki-punkroka bando de Tuluzo, Okcitanio /Francio. Ĝi estis kreita en 2006 por revivigi la memoron de Georges Brassens, reinterpretante liajn kantojn laŭ Punk-versioj, konservante la humuron kaj la protestan spiriton. La muzikistoj, devenante de la punk-movado de la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj (Les Sheriff, les Valseuzes, Trashbug, ktp.), havas ĉiuj solidan muzikan sperton kaj kundividas komunikan entuziasmon por la tekstoj de Georges Brassens.

Por ĉi tiu kompilo la Brassens Not Dead elprenas la tradukojn kiuj estis faritaj por la unua Esperanto-albumo de Jacques Yvart.

http://www.punk-rock.fr/biographie%20brassens/biographie%20brassens.htm

 

3-Corbata (Kravato)

Corbata

 Kravato logo

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Corbata, grinckora japana bando el Tokyo, Japanio 
Voĉo: Pirata
Gitaroj : Yuu
Drumo : Matsu

2011 : Eko de la bando
2012 : apero de la unua demo 
2013 : -GRIND ON THE DOORSTEP !!! KD, -GRINDBASTARDS vol.7, -A ROAR OF INDIGNATION LD (LP)
2014 : -4way EP , -Divin wind ep, -Tutmonda grinckora kompilo SLAVE to the GRINDCORE
2015 : GRINDBASTARDS vol 9 
dec. 2016 : -1a LD disko de Corbata [EN LA BRUO], -KD kundividita Corbata kun O.G.D [A TOUCH OF THE BLAST] 
2018 : 2a KD de Corbata [Un Odio Sin Fin]

https://timeline0516.wixsite.com/corbata

 

4- Drei Flaschen (Tri boteloj)

Drei Flaschen

Logo Drei Flaschen

 

 

 

 

 

 

 

 

Drei Flaschen estas germana punkroka bando el Berlino. 
Fondita en 1995 kiel pure amuza projekto sub la nomo Drei Flaschen in'na Plastiktüte, la tri berlinanoj estas invititaj por sia unua koncerto kiel unua parto deThe Exploited.

Pli poste aldoniĝis aliaj muzikistioj.

https://dreiflaschen.com/

Kun la afabla permeso de ROADSHOCK (Berlino)
 

 

5- Eveline Paŭla

Eveline Paŭla

 

 

 

 

 

 

 

 


Eveline Paula estas brazila esperantistino kiu verkas kantojn portugale kaj esperante. Ŝi ŝatas fari bonajn kantojn kiuj tuŝas la menson kaj la koron kaj ankaŭ movas la korpon.
Eveline Paŭla diplomiĝis pri pedagogio kaj nun ŝi studas Beletron.

Pri la kanto « Kiu mi estas ? » Eveline diras : Mi tre dankas al Julio Caligari kiu sugestis al mi komponi punkrok-muzikon kaj al lia filino Marianna kiu inspiris al mi la melodion per sia kanto "Morceguinhos" (Vespertetoj). Mi aŭskultis kelkajn punkrokajn kantojn kaj mi pensis ke ĉi tiu nova kanto devus temi pri io pli intima. Skribante la kanton mi sentis duecon en mia koro kiel mi estu bona kaj malbona samtempe, kaj mi ankaŭ memoris homojn kiuj diris al mi kiu mi estas kaj kio mi devus esti kaj pensi.
...kaj tiel naskiĝis ĉi tiu kanto.

Teksto kaj muziko: Eveline Faria Fernandes de Paula
Kantistino: Eveline Paŭla
Partituro: Valéria Caffaro
Revizio: Angela Faria

Aranĝo kaj muzikregistrado: Rafael Milhomem

 

6- Fikiĝu

logo Fikiĝu

 

 

 

Fikiĝu

 

 

 

 

 

 

Fikiĝu Fikiĝu estas minckora bruterura unuopa bando el Brazilo (regiono de Sanpaŭlo).
Minckoro estas muzikĝenro bazita sur grinckoro kun socipolitikaj kantotekstoj.
Ĝi estas kruda kaj minimumisma formo de grinckoro. 
Ĝia unua kaj sola albumo Atako Sona aperis en aprilo 2014 ĉe Bandcamp.

Kreb: gitaro, drumoj, voĉoj

https://fikigxu.bandcamp.com/album/atako-sona

 

7- Frakasu

Frakasu

 

 

 

 

 

 

 

 

 

La bando "Frakasi" estis kreita komence de la 2010-j en Ivanovo, Rusio, far de Vladimir, konata ankaŭ kiel Jan Ali Sin, kiam ri kune kun siaj amikoj komencis provludi kaj registri hejmajn demo-kantojn. Dekomenca intenco estis ludi hardkorpunkon 50/50 ruslingve kaj en esperanto

. Stabila membraro kunmetiĝis nur en 2012: Vladimir - voĉo, Bob - gitaro, Miĥail - baso kaj Denis - drumo.

Printempe de 2012 la bando ekkoncertis. Dum la duonjaro okazis ĉirkaŭ duondeko da memstarigitaj koncertoj (DIY-gigoj) ĉe diversaj subgrundejoj en Ivanovo kaj Moskvo - rok-kluboj, provludbazoj kaj forlasejoj. Dum la lasta koncerto "Frakasi" ludis en unu sceno kun populara punkbando "Purgen", post tiu koncerto Vladimir decidis malfondi sian grupon.

Krom ludi en "Frakasi", Vladimir varbadis por esperanto inter rusa punkularo kaj disvastigis memfaritajn KDRojn kun esperantokora muziko. Tial ri inspiris registri trakojn en esperanto al kelkaj aliaj rusaj punkgrupoj - "SocialZero", "Rezistanco", "Skverna" kaj komencis kolekti materialon por la nova esperanto-kompilo.

Somere 2021 Vladimir relanĉis la bandon kun freŝa membraro iomete ŝanĝinte la nomon de la grupo al Frakasu.

https://vk.com/frakasu
https://frakasu.bandcamp.com

 

8- Jan Ali Sin & Ruĝa Espero

Ruĝa EsperoJan Ali Sin

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Printempe 2021 Jan el bando Frakasu (tiam ne jam reformita) rete konatiĝis kun Aleksej el peterburga (rusa) grupo Ruĝa Espero. Jan montris al Aleksej siajn noveverkitajn kantojn. Aleksej tuj proponis al ri registri ion komune kaj elektis por tio skizon de kanto "Nevidebluloj" de Jan.

Aranĝis muzikon kaj ludis ĉiujn instrumentojn Aleksej, kaj Jan kantis.

Jan Ali Sin ankaŭ evoluigas solludan punk-elektro-projekton per debuta albumeto « Punk’ ne mortis ».

 

9- JoMo kaj Liberecanoj

JoMo kaj Liberecanoj

 

 

 

 

 

 

 


Tiu ĉi bando kreigis en 1998 okaze de la registrado de la albumo omaĝe al anarkiistoj en Hispanio en 1936 kaj al ukrainaj anarkiistoj de la Maĥnovŝĉino. Pure anarkipunkroka albumo en esperanto.

Fine de septembro 2021, speciale por la kompilo Esperanto Subgrunde 2 JoMo reverkis kaj rekantis plene en esperanto « Al la barikadoj » kaj registris denove la anarkiistan kanton kun la helpo de Thierry Viguier kiu faris la novajn muzikajn araĝojn, gitarludis, kaj registris kaj miksis en sia propra sonstudio en Montauban.

Por la aliaj kantoj « Kun ci » kaj « Maĥnovŝĉino » estas :
JoMo (J. M. Leclercq) : voĉo, baso
Poej (Pierre Bertrand) : gitaro 
Gerardo : drumo

Studio : Studio Stansy (Toulouse)
Soninĝenieroj : Jean Louis Parre kaj Maks' Bal'

Pri Liberacanoj en la franca ĉi tie!

Por spekti la muzikvideo: "Maĥnovŝĉino"

Pri JoMo iru ĉi tien!  
 

10- Krio de Morto

Krio de Morto

 

 

 

 

 

 

 

 


Krio de Morto el Poznań, Pollando (nuntempe Glasgow-Poznań).
Komenciĝis kiel simpla anarkia punkbando en 1986. 
Rapide ĝi progresis al hardkoro kaj eĉ “crossover” (miksaĵo), ĉar unu ano tro ŝatis metalmuzikon.
Poste la bando komencis ludi modernan version de punkmuziko kaj aldonis teatrajn performancojn.
Ĝia nova aktuala muziko miksas elementojn de industria muziko, metalo, elektroniko, kaj evoluas al stilo kiun la bando priskribas kiel “mortodancon”.

- Gregor van Glapson : gitaro, voĉo, sintezilo, drumo, sampleroj
- Tomasz "Fragles" Rajewicz : gitaro, sintezilo, drumo, sampleroj, korusoj
- Christina Spook : basgitaro, inaj korusoj
- Wojciech "Wosiu" Kuszewski : Basgitaro, korusoj

https://www.facebook.com/kriomorto

Por scii pli pri Krio de Morto iru ĉi tien ! 
 

11- La Bleka Forfikulo kaj Siaj Orelboristoj

La Bleka Forfikulo Kaj Siaj Orelboristoj

 

 

 

 

 

 

 

 


Iun belan tagon de aŭtuno 1987 mi renkontis nepriskribeblan estaĵon en la ĉarma vilaĝeto de Fontetoj, sufiĉe sude de Esperantujo. Fakte tiu estaĵo tamen estis multe pli humana ol miaj vortoj povus tion lasi kredi. Unue, ĉar nur humanoj kun vera koro scipovas paroli esperante. Kaj li parolis esperante ! Krudan espon, certe, okaze malĝustan espon, sed tamen espon !

Li prezentis sin al mi kiel estante La Forfikulo ! Ĉar li deziris fiki for el nia mondo ĉiun aĉulon kiu poluas ĝin ! Antaŭ ol espisto, rokemulo li estis. Kaj pere de akra roko li pensis atingi sian celon.

En tiu benita epoko, li ĵus renkontiĝis kun aliaj rokemuloj kaj serĉis ejon kapablan elteni bruegan rokmuzikon ! Ĝuste tion mi tiam havis, ejon en kiu franca tiama nekonata rokbando "Panique au Paddock" prilaboris siajn proprajn muzikaĵojn. Wolfgang, ilia bandestro kaj bedaŭrata amiko mia, agnoskis ke La Forfikulo kaj siaj bandanoj kunuzu la ejon.
Kompreneble, necesis bone defini la tempouzon, ĉar evidente la du bandoj ne povis muziki samtempe en sama ejo. Fakte, tie ne ekzistis vera neebleco kaj finfine tio montriĝis multe pli facila ol ni timis !

La vera problemo estis ke la nova espa rokbando estis multege pli brua ol la franca. La Forfikulo vere boregis niajn povrajn orelojn. Kiam mi rimarkigis tion al li, anstataŭ malĝentile grumbli aŭ arde koleriĝi, lia vizaĝo paciĝis kaj prilumiĝis de ĝoja rideto kiun eĉ plej mildaj anĝeloj ne kapablus.

Tio lasis min stupida, sen voĉa, komplete muta, miaj okuloj grandiĝantaj kiel du rondaj lozeraj flaŭnoj(*).

"Vi estas Genio"(**), subite ekkriis li, "dankegon !"

Subite mi tiam sentis min likviĝi, kvazaŭ mi estiĝus la plej manĝindaj, la plej manĝotaj kaj fine la plej manĝendaj versoj de kvar rondeloj de Rabelais(***) parolanta pri montoj da lozeraj flaŭnoj ! Eble, la fakto ke li ja diris "Genlo", kun la majusklo, kaj ne "geniulo", kun aŭ sen majusklo, kiel mi tiam pensis ke li estus devinta diri por paroli korektan esperanton, eble do tiu fakto partoprenis al mia stupideco. Eble ankaŭ, mi jam vidis min, pli poste, pasantan multajn horojn por klarigi al li la subtilan diferencon. Genio, aŭ ĝenio, estas speco de dia estaĵo, de feo, aŭ de fabela estaĵo, iel ekzemple eliranta el oleo lampo, kiam oni ĝin frotas, kiel en la kontoj de Mil kaj Unu Noktoj. Genio estas ankaŭ mensa kapablo elpensi eksterordinarajn kreaĵojn. Dum geniulo nur estas la ulo kiu kapablas tiun genion !

Same subite komprenante mian nekomprenon li klarigis :

"Genio(**) vi estas ! Vi ĵus eltrovis la taŭgan nomon por nia bando ! "

Tempo... Tempego, dum kiu eĉ la muŝoj ne zumis, tempo dum kiu eĉ la malplej senbrue pasantaj anĝeloj tute senbruis kaj eĉ tute ne plu pasis... Ega tempego post kiu mi finfine komprenis, sentante min kiel fluganta sur roza nubeto, ke li vere pensis min dia estaĵo, iu estaĵo kiel lia bona genia genio, kreanta nur por li lian plej karan deziron !

"Ni do nomiĝos La Bleka Forfikulo kaj siaj Orelboristoj  ek... Ek de tuj !"

Mi ne raportos al vi la tumulte vakarman bruegadon kiu tiam eksplodis el la gorĝoj de la tiel bone nomitaj Orelboristoj ! La bruo eliranta el iliaj muzikinstrumentoj estis tamen multege pli eltenebla. Kaj nur tiam mi ĉesis flugi, nur tiam mi refalis surteren...

Bedaŭrinde mi neniam sciis de kie ili venis, nek kien ili foriris. Eble revenis ili al pasinta estonteco ?
Eble iun belan tagon de aŭtuno aŭdos mi ilin alfrapi mian pordon ?

Bertrando

*) Lozera flaŭno ("flaune" en la franca lingvo) : speco de torto kies tortofundo estas garnita de miksitaj tre speciala ŝafina fromaĝo, sukero kaj ovoj, miksaĵo parfumita pere de oranĝoflora akvo.
**) Nur legu la sekvon...
***) En la Plena Ilustrita Vortaro, oni povas trovi lian esperantigitan nomon : Rabelezo... Kompreneble (aŭ ne...) neniu povus garantii ke tuj famaj kvar poemetoj ankoraŭ ekzistus ie en la universo... Kaj jes, versoj manĝeblas !

 

12- Manifesto Jukebox

Manifesto Jukebox

 

 

 

 

 

 

 

 


Manifesto Jukebox estis finna punkroka bando, kiu aktivis inter 1998 kaj 2008. Ilia kruda sed melodia gitardominanta sono kaj socie komentaj tekstoj rapide kaptis la intereson de la mondvasta herbejradika punk-scenejo.
En la jaro 2000 la bando publikigis sian debutalbumon Desire ('Deziro'), kiu iĝis klasikaĵo en la ĝenro. Dum tiuj studiosesioj la bando ankaŭ registris esperantan version pri la lasta kanto de la albumo: Mi nur ridetas kiam disfalas via plan'.

Post la apero de la anglalingva albumo Manifesto Jukebox turneis intense ĉirkaŭ Eŭropo. Ilia sekva albumo Remedy ('Rimedo') estis eldonita de la losanĝelesa organizo Better Youth Organization en 2002.
Sekvis turneoj en Japanio, Usono, kaj Eŭropo. Atinginta pli-malpli ĉion atingeblan en la memprodukta scenejo, la bando iĝis malpli aktiva.
Manifesto Jukebox publikigis unu plian albumon, Strain ('Strebo') en 2006 kaj dismembriĝis en 2008.
La eksaj membroj vivtenas sian amikecon kaj daŭre hazarde reaktiviĝas en privataj okazaĵoj.

https://www.facebook.com/manifestojukebox

 

13- Pendumito

Lukaso de Pendumito
Foto: Lukaso de Pendumito

 

Logo Pendumito

 

 

 

 

 

 

 

 

 

PENDUMITO estas punk-hardkora bando el Pollando, kiu en sia transdono klopodas disvastigi liberecanajn kaj poresperantajn ideojn. 
La muziko estis registrita marte-aŭguste 2003 kaj sendepende eldonita de la bando.
La muziko de PENDUMITO estas miksaĵo de rapida kaj akra krust-punko kun elementoj de metalo.
La bando konsistis el tri muzikistoj - Elvis, Szcsur kaj Lukaso.
La ĉefa ideulo estis Lukaso, kiu basgitaris kaj verkis tekstojn.
Liaj kantoj estis en la pola kaj en esperanto - kontraŭ kapitalisma politikaĉo kaj kontraŭ supero de la angla lingvo.
Kaj la grupo entute apogis esperanto-movadon inter polaj subgrunduloj.

 

14- Penis Canina

Penis Canina

 

 

 

 

 

 

 

 


Penis Canina estis fondita en 2013 en Ivanovo (Rusio).
La kerna membraro estis:
Vladimir (ankaŭ konata kiel Jan Ali Sin) - gitaro (punk-bando "Frakasi"), Aleksej - voĉo (nojz-projektoj "Noise Jihad", "Thermionic Emission" k.a.) kaj Maks - drumo (grinckor-bando "Death Before Revolution"), sed kelkaj koncertoj kaj registraĵoj estis luditaj kun aldonaj muzikistoj.
Dekomence ĉio estis kaosa nojzkoro (Brukoro) kun sentekstaj krioj, sed rapide tio evoluis al kruda grinckoro kun kantoj en diversaj lingvoj - la germana, la ĉeĥa, la estona, la svahila, la angla kaj esperanto - ĉar ĉiuj uloj estis interesitaj pri lingvoj kaj kulturoj; du el membroj estis esperantistoj - Vladimir kaj Maks.

"Penis Canina" disiĝis en 2014. 
Dum sia aktiveco la bando eldonis kelkajn nojzkorajn kundividitajn albumojn ("split") kaj koncertis kune kun "Sete Star Sept" (Japanio), "Bestial Vomit" (Italio), "I Know" (Belarusio), "Kroveled", "Pissdeads", kaj aliaj.

https://vk.com/peniscaninanxc
https://soundcloud.com/penis-canina

 

15- Piĉismo

Piĉismo

logo Piĉismo

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Piĉismo, estas punkroka ukraina bando. Ili nomas sian ĝenron "esperantokoro".
La grupo estis starigita en januaro 1993 en Tsiouroupynsk, suda Ukrainio, de Gleb Maltsev (hurloj kaj ideologio) kaj Roman "Malthus" Maltsev (gitaro). Sergeï Tarasevitch (alia gitaro).
Piĉismo havas ampleksan diskografion kaj longan historion de ŝanĝoj de la konsisto.
La grupon gvidas Gleb Maltsev, kiu nuntempe loĝas en Kaŭno (Litovio).

https://www.facebook.com/Pichismo-140486489392021

 

16- Pixamandúrries (Piŝamandurjes)

Pixamandurries

Logo Pixamandurries

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Pixamandúrries estis kampara punkbando el Empordà (Katalunio) de la fino de la 80-aj jaroj, kelkaj el ĝiaj membroj venis de grupo nomata "Mioks" kun kiu ili registris demon. Pixamandúrries, aktivis inter 1989 kaj 1995. Laŭlonge de sia kariero, ĝi donis plurajn koncertojn en Katalunio, Valencio, Balearoj kaj ankaŭ en Francio kaj Germanio.

La bando publikigis la albumon "Quina vida (Picap, 1991), memeldonitan demon titolitan L'any dels gossos (La Jaro de la Hundoj) (1993) kaj la unuopaĵon Tierra i Libertad subtene al la EZLN, eldonitan de Kapitano Swing, Tralla Records kaj El Lokal, kaj kantoj en diversaj kompilaĵoj (inter ili Vinilkosmo-Kompil’ Vol.1). La lasta koncerto de Pixamandúrries okazis en 1995. 
La lastaj membroj de la grupo estis Kinty (kuirilaro), Cuco (kanto, grajlo kaj bongoj), Xevi (gitaro), Joni (baso) kaj Pine (gitaro).

25 jarojn poste en 2020 la grupo reformiĝis por registri albumon titolitan Dels rics i dels pobres (de Riĉuloj kaj Malriĉuloj) eldonitan de Kasba Music SL, kun la duone esperanta, duone kataluna titolo « Tempiĝas Temp’ ».

https://www.facebook.com/pixamandurries.punkrural/

 

17- Platano & Sparky Riot  (Platano kaj Sparka Ribelo)

Platano & Sparka Ribelo

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 


 Platano (eks-membro de La Pafklik) partneriĝis kun Sparky Riot (Sparka Ribelo) por registri ska-punkan dob-version de « Baldaŭ » por Esperanto Subgrunde 2.

Al la projekto aldoniĝis Triboulet (eksmembro de Skawar), kiu per siaj fingroj alportis aldonajn muzikaranĝojn kiuj punkigis la kanton, kaj fine li remiksis majstre la tuton… « Baldaŭ », aŭ kiel havi esperon kiam la mondo ŝajnas ne plu havi. 

Internaciistoj, Sparka Ribelo kaj Platano elvokas batalojn tra la mondo kaj la kapablojn de la popoloj malfermi barilojn de la eblo.
"Baldaŭ ni dancos sur tomboj en la tombejo de la malnova mond’"

https://platano.bandcamp.com/
https://sparkyriot.bandcamp.com/ 

 

18- René Binamé (Renato Bonamato)

René Binamé

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 


René Binamé estas belga grupo naskita en 1988.
Ili ludas anarkopunkajn kantojn kun incizivaj kantotekstoj, nuancigitaj de elektro-sonoj kaj kun libera-punka tendenco.

René Binamé lasas siajn engaĝitajn kantojn transmutiĝi laŭ la humoro, laŭ la etoso, en bru-poeziajn promenadojn, en kolektivajn trancojn, hipnotajn lulkantojn aŭ... en engaĝitajn, tenerajn kaj fajrigajn kantojn.

Por spekti la muzikvideon: "Fluas la viv'"

Por la kanto « Julie 1936 » (Juillet 1936) :  Kun la afabla permeso por la esperanta adapto de la eldonejo:
Edito-Musiques - Noir Coquelicot (Serge Utge-Royo)

Pli pri René Binamé: http://www.aredje.net/rene-biname

 

19- Rezistanco

Rezistanco

 

 

 

 

 

 

 

 


La grupo estis fondita aŭtune de 2010 en Tuchkovo (Rusio) fare de la punkuloj Diagen kaj Semyon. Al ili poste aliĝis alia studentino Diagena Valkyrie.
Komence la grupo nomiĝis "Sekta (A)". Iom poste en 2011 la grupo decidis aldoni esperantokoron al sia repertuaro, la nomo estas tradukita al esperanto kaj de tiam la bando nomiĝas Rezistanco.

Membroj de la grupo en malsamaj periodoj estis ...
Diagen - kanto, baso, kantoteksto (ekde 2010)
Semyon - drumo (2010-2012)
Valkirio - gitaro (2010-2011)
Rad Panther - apogkantoj (somero 2011 - aŭtuno 2012)
Plumpinto - gitaro (somero 2011 - marto 2012)
Alex - gitaro (marto-aprilo 2012)
Nataska Skapendra - drumo (februaro - julio 2012)
Mauser - gitaro, apogkantoj (julio - decembro 2012)
Gnome - drumo (aŭgusto - decembro 2012)
Ludo - kontrabaso, apogkantoj (oktobro - decembro 2012)
xEZHx - drumo (ekde 2013)
Anonimus Z - gitaro (novembro-decembro 2014)
Trava - gitaro (ekde decembro 2014)

https://rezistancopunx.bandcamp.com/

 

20- Ruĝa Espero

Logo Ruĝa EsperoRuĝa Espero

 

 

 

 

 

 

 


Estas bando punk-pezroka el Leningrado, kiu kantas en esperanto kaj en la rusa.
En esperanto ĉar ĝi estas neŭtrala, en la rusa ĉar ĝi estas lingvo de la revolucio. 
Kantotemaro estas lukto kontraŭ tutmonda kapitalismo, marksismo kaj kontraŭfaŝismo.

Muzikistaro daŭre ŝanĝiĝas, sed la ĉefa ulo restas la sama — Aleksej Sĉastliviy.

 

21- SocialZero

SocialZero

 

 

 

 

SocialZero Logo

 

 



Estas bando grinckora/fortviolenta el Reutov, Rusio, (2010-2012) La unua koncerto okazis aprile 2010 kun membraro el Jedkij, Sahhar kaj Jashcher.
La bando faris multajn koncertojn kaj registris 2 vivajn demojn.
Post tio okazis du ŝanĝoj en la grupo, kaj estis eldonitaj plia demo kaj 2 kundividaĵoj (split), ambaŭ jam post disiĝo de la grupo. 

Membraro :
Jedkij - baso (2010-2011), voĉo
Saĥar - gitaro (2010-2011)
Jaŝcer – drumaro
Igorj - baso (2011)
Murzik - gitaro (2011-2012)
Saŝa Saŝin - baso (2012)

 

22- Stomachal Corrosion (Stomaka Korodo)

Stomalka Korodo

 

 

 

 

 

 

 

 

 

La grinckora bando Stomachal Corrosion komencis aktivi en januaro de 1991. 
Ĝi estas bazita en Minas Gerais en Brazilo. Ili ofte koncertis en diversaj brazilaj urboj.
Stomaka Korodo aperas en la unua volumo de Esperanto Sungrunde sed ankaŭ en 4 aliaj diversaj kundividitaj KDoj kaj kompilo, kaj registris plenan KD-albumon.

Post kelkaj ŝanĝoj, la grupo fiksiĝis de 2014 kun ĉi tiuj membroj: 
- Saulo Eustáquio - voĉo 
- Charlie Curcio - gitaro 
- Hash Golem - baso 
- Fred Catarino – drumo

La fonogramo « Mi ne kurbiĝu » estis disponigita de la eldonejo Cogumelo Records.
O fonograma “Mi Ne Kurbiĝu” foi cedido pela gravadora Cogumelo Records.

 www.facebook.com/Stomachalcorrosion

 

23- Tiu Ne Gravas (Es Lo De Menos)

Tiu Ne Gravas

 

 

 

 

 

 

 



Tiu Ne Gravas (TNG)  naskiĝis en januaro 2015. 
Ĝi formiĝis kiel hispanlingva muzikgrupo, sed en marto de la sama jaro la memboj decidis konverti ĉiujn siajn tekstojn esperanten.

En tiu momento, Lautaro Croce, tradukis siajn kantojn kaj poste, en junio, ili registris tiujn novajn esperantajn kantojn.
La stilo de la bando konsistas el miksaĵo de rokaj alternativaj ĝenroj kiel Rock Stoner, Punk Rock kaj Metal Roko.

La bando baziĝas en Mendoza en Argentino kaj tie estas ankaŭ konata sub la nomo Es Lo De Menos (ELDM) kiu signifas Tiu Ne Gravas.

-Kantisto: Leonardo Visaguirre
-Gitaristo: Enzo Caleri
-Basgitaristo: Santiago Fernandez
-Drumisto: Lautaro Croce
-Tekstoj: Leonardo Visaguirre - Lautaro Croce

Por spekti la muzikvideon: "Danco Nomada"

https://www.facebook.com/Eslodemenosrock
https://www.instagram.com/eslodemenosrock/


Kreditoj kaj  Dankoj


VINILKOSMO dankas:
– Ĉiujn bandojn, artistojn kaj teknikistoj kiuj kontribuis al la projekto.
– Ĉiujn homojn kiuj subtenis la projekton antaŭmendante la kompilon.
– Ĉiujn kunlaborantojn kiuj helpis kaj aparte Cyrille Poullet, Vladimir K. , Julio Calegari, Triboulet, Rikardo Cash, Angel Arquillos, fantuz, Lisa Eriksen kaj la infanoj de La Escuelita (La lernejeto) de Lima en Peruo, al kiuj tiu projekto estas dediĉita.

Muntado kaj mastrigado: Triboulet (studio de la Trappe, Donneville, Okcitanio, Francio).

Grafismo de la kovrilo: Boj (Thomas Beaugé), Magalie Jacquet
Koncepto kaj realigado de la KD libreto: Fantuz.
 

























ABONKLUBO

Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.

La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.

Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.

ABONKLUBO

Kantotekstoj

Vi devas esti abonanto (ABONKLUBO) aŭ esti aĉetinta ĝin ĉi tie por aliri la kantotekstojn.