KAJ TIEL PLU

Kaj Tiel Plu 2025 Foro/Photo: Jordi Bosch Carbi

 

Oficiala apero de la bit-albumeto Je la kvara la 30an de septembro 2025


Kaj Tiel Plu naskiĝis kiel duopo fare de Pep Tordera kaj Xavier Rodon en la jaro 1986 en Casteo (Veneto, Italio) kun la celo alporti la katalunan muzikan tradicion al esperantaj medioj. Tuj poste aliĝis al la bando Josep Maria Milla kaj Carles Vela. Tiam okazadis diversaj koncertoj en Italio, Hungario, Kataluna Landaro, Nederlando, Francio, Okcitanio, Eŭskio..., kaj aliĝis unuafoje ina voĉo: Núria Oller. 

En la jaro 1989, la grupo eldonis Fajreroj. Unua kataluna kantareto

En la jaro 1992, pro la elmigrado de Pep al Usono, la agado de la grupo iĝis pli malaktiva.

Kaj Tiel Plu revigliĝis en la jaro 1998 okaze de la Universala Kongreso de Esperanto en la okcitana urbo Montpeliero, Okcitanio. Núria, pro familiaj kialoj, estis anstataŭita de Luz Vázquez, kaj aliĝis al la bando ankaŭ Ferriol Macip, Javier Muñoz, Antonio Alberca, Pau de Nut, kaj poste Elena Milla, Carles Badia, Anna Sánchez, Isaac Barrera kaj Àngel Ribas. 

Tiam ekvideblis la rezultonta konsisto (gitaro, mandolino, flutoj, violono, kontrabaso, perkutiloj kaj voĉoj), kaj la repertuaro plivastiĝis al okcitana tradicio ekde la trobadoroj ĝis la nuntempo, kaj al la judhispana tradicio.

La nuntempa konsisto de la bando estas:
Anna Sánchez: perkutiloj
Carles Vela: flutoj kaj voĉo
Elena Milla: perkutiloj kaj voĉo 
Ferriol Macip: violono kaj voĉo 
Isaac Barrera: kontrabaso 
Josep Maria Milla: mandolino, flutoj kaj voĉo 
Xavier Rodon: guitaro kaj voĉo.

la folka bando proponas koncertojn kaj balojn per muzikoj tutmondaj. Ĝis nun ili eldonis kvar albumojn en la eldonejo Vinilkosmo:
Sojle de la klara temp’ (2001), Plaĉas al mi (2004), Surplacen venu vi (2009) et Je la kvara (2025).
 


Klaku sur la  albumojn por ilin aŭskulti aŭ elŝuti.