
Albumeto ref.: VKBA052-094
Bita albumeto 7 titoloj - 24:33 mn, disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s - OGG - FLAC - elsendfluo formatoj
Je la kvara - Kaj Tiel Plu - Barcelono, Katalunio
Bita albumeto kunproduktita de Kaj Tiel Plu / Vinilkosmo © 2025
Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG , FLAC , aŭ Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).
Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia formato.
Apero de la 7 titola bit-albumeto Je la kvara la 30an de septembro 2025
Post dek ses jaroj Kaj Tiel Plu revenas per novaj versioj kaj per la ĉiama pasio. Tial, la kataluna bando prezentas freŝan laboraĵon: Je la kvara. Tiu ĉi nova reta EP proponas vojaĝon tra popoloj, lingvoj kaj historioj, ĉio ĉi ligita per la internacia lingvo Esperanto.
En ĝi vi trovos sep kantojn: instrumentajn dancojn el Bretonio, popolajn melodiojn de Makedonio kaj Grekio, sefardan tradicion kaj el la Kataluna Landaro, ne forgesante kantojn de rezisto dum la Hispana Milito.
Kiel kutime, nia celo estas revivigi la muzikan heredaĵon de la Katalunlandaro, Okcitanio kaj aliaj kulturoj el la mondo, reinterpreti kaj diskonigi ĝin en Esperanto – lingvo permesanta kunhavigi tiun riĉecon tutmonde.
Je la kvara estas nova invito por danci, aŭskulti kaj revi, per niaj propraj aranĝoj kiuj daŭrigas la spiriton de la grupo: kunigi la radikojn de diversaj popoloj kaj florigi ilin per komuna lingvo.
La sep kantoj de la disko estas:
1. Skotiŝo de la Stokfiŝo (Scottish du Stockfish). Bretonio
2. Radikoj (Arrels). Joan Crosas, Esquirols, Katalunlandaro.
3. Lulkanto (Νανούρισμα). Tradicia greka.
4. Je l’ unua la naskiĝ’ (A la una yo nascí). Tradicia sefarda.
5. Soldatkanto (Canción de soldados). Chicho Sánchez Ferlosio.
6. Kiel estas tiu glaso (Како што е таа чаша). Tradicia makedona.
7. Aj, Karmela! (¡Ay, Carmela!). Tradicia rezistkanto de la Hispana Milito.
Kaj Tiel Plu en ĉi tiu albumeto estas:
Anna Sánchez: perkutiloj
Carles Vela: flutoj kaj voĉo
Elena Milla: perkutiloj kaj voĉo
Ferriol Macip: violono kaj voĉo
Isaac Barrera: kontrabaso
Josep Maria Milla: mandolino kaj voĉo
Xavier Rodon: guitaro kaj voĉo.
Registrado en septembro 2025
Studio (registrado, miksado et masterigado): Studio de La Trappe ĉe Vinilkosmo (Donneville / Okcitanio)
Soninĝeniero: Tribulet
Grafismo de la kovrilo: Zep Armentano kaj Ferriol Macip
Foto de la kovrilo: Jordi Bosch Carbi
ABONKLUBO
Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.
La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.
Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.