
Albumo ref.: VKBA047
Bita albumo 16 titoloj - 49:20 mn, disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s - OGG - FLAC - elsendfluo formatoj
Stacioj de l'amo - ĴeLe – Ŝwedt (Germanio)
Albumo produktita de ĴeLe © 2020 / Bita eldono kaj distribuado de Vinilkosmo © 2024
Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG , FLAC , aŭ Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).
Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia formato.
Oficiala apero de la bit-albumo la 13an de februaro 2024
Tiu ĉi 5a albumo Stacioj de l'amo de ĴeLe estis plejparte registrita dum kronvirusa epoko.
Lena kolektis kantojn pri amo el diversaj jaroj (inter 1987 kaj 2020).
Albumo dediĉita al patrino, al filino ("Mia steleto") kaj al Esperanto "Esperanto-lando".
Ankaŭ enestas kvodlibeto kun "Nigra kato", biografia kanto "Atendas", kanto de amikino Marina Korotj "Kiam mi rigardas vin".
Amaj travivaĵoj kunportos vin en ĉiuj aliaj kantoj: "Renkonto", "Pensis mi", "Diru al mi", "Mirinda momento".
En tiu ĉi albumo ĴeLe estas:
Tekstoj kaj muziko: Elena Wilke krom por «Kiam mi rigardas vin»: Marina Korotj
Ĵenja: kantado, akustika gitaro, blovharmoniko, violono, metalofono
Lena: kantado, piano, akustika gitaro, blovharmoniko, perkutiloj
Lisa Mallow: violonĉelo
Mike Hesche: gitaro
Registrado kaj miksado en studio de la muzika arto-lernejo de Schwedt (Germanio)
Soninĝeniero: Mike Hesche
Muzikproduktisto: Dieter Wilke
Kovrilgrafikaĵo: Vika Marjenko
Foto: Geomar Martínez Pérez
ABONKLUBO
Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.
La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.
Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.