Finpreparoj de la nova albumeto "Dezertoj" de Armel Amiot

De pluraj semajnoj  la  finpreparoj por la eldono de la albumeto Dezertoj de Armel Amiot  intensiĝis...

Armel Amiot rakontas al ni pri la evoluo de la finpreparoj de la eldono per la sekvaj prezentoj  tekste kaj videe:

La fina streĉo antaŭ la miksado de mia nova Albumeto en Esperanto Dezertoj
Ĉi-vespere, 21a de aprilo 2024, estis la vico de la magia sono de la Hammond-orgeno... morgaŭ, la lastaj gitarsonoj, preparado de la dosieroj, kaj marde miksado ĉe la studio Piccolo (Parizo) poste majstrigado ĵaŭdon ĉe Globe Audio (Bordeaux). Ĉio estu preta por la bita eldono ĉe la eldonejo Vinilkosmo la 24-an de majo !
Ĝi disponeblos en la Artista Paĝo de Armel ĉi tie !

Kunlabore kun Liven dek kaj Flo (Vinilkosmo) !

Fotis Armel: Hejma studio de Armel Amiot en kiu li registris sian gitaron, banĝon, orgenon kaj voĉojn

437541581 10225029482350695 5991695624468663314 nr

 

Jen la gitaro por mia nova albumeto  Dezertoj !

 

Hodiaŭ 23a de aprilo 2024, en la studio Piccolo en Parizo kun la bonega soninĝeniero
Vincent Bruley por la miksado de mia dua albumeto en Esperanto Dezertoj.

 

La senriproĉa gruvo de la itala drumistino Francesca Prattico !

 

Lasta video de ĉi tiu tago de miksado kun la nekredebla sono de la senfreta baso de Marcin Majcherek
La lastan fojon, kiam mi aŭdis senfretan ronronadon tia, estis kun Pino Palladino..

 

Hodiaŭ merkrede 24an de aprilo, en la trajno de Parizo al Bordozo (Bordeaux).

438701603 10225046108646342 1185766516379334937 n

Morgaŭ ĵaŭde 25an de aprilo estos la mastriga sesio ĉe Globe Audio Kun Alexis Bardinet
La fino de la vojaĝo de preparado de ĉi tiu albumeto Dezertoj, almenaŭ koncerne la sonon. Rerigardante, mi ne imagintus pasigi tiom da tempo por ĉi tiuj kantoj, de la verkado ĝis registrado.

Do, ĉi-vespere en mia TGV (Tre Rapid-Trajno), mi volas danki al Liven Dek pro lia pacienco, al li, kiu reviziis kaj korektis ĉiujn miajn tekstojn, al Flo Martorell pro majstre administri VINILKOSMO "Esperanto-Muzik-Prod.", kiu eldonos ĉi tiun albumeton la 24-an de majo, al la muzikistoj, kiuj kunlaboris el malproksime por tiuj ĉi registradoj (Francesca Prattico el Italio ĉe drumo kaj perkutiloj, Marcin Majcherek el Pollando ĉe baso. Vincent Bruley por la miksado, kaj morgaŭ Alexis Bardinet por mastrigado. Sen forgesi Denis Lainé pro lia aŭskultado kaj liaj mirindaj mikrofonoj, nek Alice.

Kion ajn ili valoras, mi havas la feliĉon scii, ke ĉi tiuj kantoj ne plu vere apartenas al mi !

Dankon al vi ĉiuj !!!

Ĉi matene hodiaŭ Ĵaude  25an de aprilo estis la fina etapo, mastrigado de mia albumeto Dezertoj ĉe la mastrigejo Globe Audio (Bordeaux) de Alexis Bardinet. Kia eksteksterordinara studio...

439880943 10225051202893695 875733653926525808 n

Alexis la mastrigisto gratulas (en la franca)  Armel  pro la jam farita eklstara 
sono en la registrado kaj miksado.. Li kontentas pri la rezulto.

Aŭskultado dum la mastrigado