Kial AI-generita esperantomuziko?

Kial AI-generita esperantomuziko?

 

Open AI 500
 

Nuntempe ni ĉiuj estas konfrontitaj al nova fenomeno  kun la alveno de jam kelka tempo de la AI (Artefarita Intelekto).

Ankaŭ ARTO estas trafita en ĉiuj siaj kampoj: grafika, muzika, videa, kina, verka, ktp.

La fenomeno tuŝas ankaŭ la esperanto-kulturon kun la apero de diversaj “artaĵoj” generitaj pere de AI.
La celo de ĉi tiu artikolo estas malkovrigi la fenomenon kaj havi diversajn vidpuntojn kaj opinojn por ke artistoj kaj legantoj havu sufiĉe da informoj kaj argumentoj por debati pri la temo ĉefe ĉi tie rilate al Esperanto-muziko.

Multaj demandoj , duboj, kaj timoj ekestas pri la temo iom ĉie en la mondo.

Ĉi tie en Francio leviĝas flanke de la FLIM (Federacio de Sendependaj Eldonejoj) gravaj atentigoj pri eventualaj damaĝoj al la muzika kreado fare de artistoj (muzikistoj, komponistoj, aŭtoroj), kaj al la kopirajtoj.

Maltrankvilo instaliĝas post deklaroj de la estroj de Spotifio (Spotify) kiuj diras ke la averaĝa uzanto de la platformo ne rimarkos ĉu la kantoj estas produktitaj de falsaj artistoj. En sia libro Mood Machine, Liz Pelly malkaŝas "sekretan programon enkondukitan fare de la elsendflua platformo Spotify por plenigi iujn ultra-popularajn kantlistojn per kantoj kreitaj fare de fikciaj verkintoj, kaj tiel redukti la parton de enspezoj pagotaj al artistoj". Legu la artikolon en Le Monde  kaj eltiraĵon en Les Jours .

Preskaŭ samtempe, "Deezer kontraŭas uzadon de AI en muziko por pli bone pagi la artistojn" – artikolo en Libération  – “Unu el dek kantoj liveritaj al la platformo Deezer ne estas verko de artisto, sed estis kreita artefarite, avertas la muzikplatformo en gazetara komuniko publikigita la 24-an de januaro 2025. Por trakti ĉi tion, la franca kompanio, kreita en 2007, anoncis la instalon de "efika ilo" por detekti la proksimume 10 000 muzikaĵojn plene generitaj de AI kiuj estas liveritaj al la platformo ĉiutage”.

Reage al ĉi tiu malfermita batalo en la elsendfluaj platformoj, 38 internaciaj organizaĵoj reprezentantaj la kreajn kaj kulturajn sektorojn publikigis alvokon por konstrui estontecon kiu akordigos la evoluon de AI kun respekto de kopirajto kaj najbaraj rajtoj (muzikrajtoj en videoj, filmoj, reklamoj, ktp).

Flanke de ekologia vidpunkto konsiderante ke simpla traserĉado pere de AI konsumas 10-oble pli da energio ol la sama traserĉado pere de Guglo, do imagu la bezonatan energion por krei muzikon, kanton, grafikaĵon, aŭ videaĵon.

Ĉu eblas diri ke homo kiu uzas AI por generi muzikon estas artisto?
Oni pli bone diru ke tiu homo estas “Kreigisto” ĉar li ordonas la maŝinon fari kaj plenumi la muzikon kaj kanton.

La franca CHAT

comment utiliser le chat de mistral ai 500
 

Klarigoj pri la procezo por kreigi AI generitan muzikon, laŭ intervjuo kun esperanta informadikisto el Hungario.

Németh S. Csaba finis siajn studojn en esperanto kaj informadiko en Szombathely (Hungario) sub la gvido de profesorino Smidéliusz Katalin. Post la universitato, preskaŭ tuj li ĉesigis ĉiujn siajn movadajn rilatojn kun esperanto, nur la literaturo restis kiel pasio. Poste venis la revolucio de artefarita intelekto, kaj ĉio ŝanĝiĝis.

Csaba publikigas en sia jutubkanalo muzikaĵojn kiujn li kreigis pere de AI.

Lia celo estas krei kantojn kun moderna sono kiujn li ĝuas aŭskulti. Tio estas la sola celo. Sed poste kelkaj kantoj rezultiĝis tiel “diable bone”, ke li simple sentis fortan emon publikigi ilin. Kiam kanto plaĉas al li, li publikigas ĝin por la esperanta komunumo – sed ankaŭ aliaj povas aŭskulti ĝin. Csaba pensas ke tro malmultaj kantoj aperas en esperanto, do laŭ li ĉiu guto gravas.

Kiel multaj homoj, Csaba kutime aŭskultas kantojn kiujn li komprenas: hungarajn, anglajn, germanajn, svedajn, rusajn, italajn, hispanajn, ukrainajn, kaj kompreneble esperantajn. Se li ŝatas kanton, ekzemple “Crazy” de Seal, li rakontas siajn sentojn al ChatGPTDeepseek AI, kaj petas ke ĝi skribu kanton inspiritan de ĝi. Li petas al AI karakterizi la stilon de la kanto kaj aldoni muziknuancajn notojn al la kantoteksto.

 

CHATGPT500

ChatGPT estas konversacia modelo kreita de OpenAI, kiu povas kompreni kaj generi homan lingvon. Ĝi estas trejnita per grandega kvanto da tekstoj el interreto, kaj povas respondi demandojn, skribi tekstojn, helpi pri programado, kaj plenumi multajn aliajn taskojn. La plej nova versio nomiĝas GPT-4.

 

Deepseek500

DeepSeek estas alia lingva modelo, kreita de ĉina firmao. Ĝi estas simila al ChatGPT, sed ĝi havas kelkajn unikajn kapablojn, precipe rilate al programado kaj scienca analizo. La modelo estas trejnita per diversaj fontoj kaj povas helpi pri multaj teknikaj taskoj.

Poste li kontrolas la lingvan ĝustecon en esperanto, kaj donas la AI-generitajn instrukciojn al SUNO.

Suno500

SUNO estas artefarita intelekto specialigita pri muzikokreado. Ĝi povas generi originalajn kantojn, komponaĵojn, kaj muzikilajn aranĝojn laŭ la priskriboj de la uzanto. La sistemo komprenas muzikajn stilojn, kaj povas krei diversajn ĝenrojn.

Bedaŭrinde, li ankoraŭ ne sukcesis influi kiel SUNO elparolas la esperantajn vortojn, do multe dependas de bonŝanco. Tamen, oni povas rimarki konstantan progreson. SUNO generas du versiojn de la kanto. Li aŭskultas ambaŭ, kaj se neniu plaĉas al li, li petas pliajn du, kaj tiel plu. Se iu versio sufiĉe plaĉas al Csaba, li uzas SORA por krei 10-sekundajn videoklipojn por la muziko.

sora 500
 

SORA estas nova videogenerada modelo de OpenAI, kiu povas krei realismajn videojn surbaze de tekstaj priskriboj. Ĝi povas generi kompleksajn scenojn kun movantaj homoj, bestoj, kaj objektoj. La kvalito de la generitaj videoj estas rimarkinde alta kaj natura.

Ĉar SORA foje produktas mirige konfuzajn aferojn, ne sufiĉas kunigi la 10-sekundajn fragmentojn – li devas ankaŭ forigi la “tro strangajn” partojn. Fine, li kunigas la pretan videon kaj sonon kaj kundividas ĝin ĉu en sia fajsbukpaĝo, ĉu en la jutubkanalo.

Laŭ Csaba ĉiuj ĉi iloj reprezentas gravajn progresojn en artefarita intelekto, kaj montras kiel rapide la teknologio evoluas. Ili estas parto de pli granda tendenco al pli kapablaj kaj diversformaj AI-sistemoj.

Li ne kredas ke la veraj muzikistoj estas endanĝerigitaj, ĉar esenca parto de la muzika ŝatado estas ankaŭ la admiro al la artisto mem. Kaj se tiaj tipoj de muziko tute ne ekzistas, tiam fakte ne estas senco paroli pri tio en la esperanta sfero.

Li ne pensas ke AI-farita muziko damaĝos aŭ mortigos originalecon. Tamen, post mallonga tempo robotoj aperos en la evoluinta mondo kiuj kapablos eĉ verki propran muzikon laŭ la petoj. Ekzemple, iu ajn povos peti ilin kanti pri onia grandiozeco, aŭ krei agrablan muzikon por onia kandelluma rendevuo. Kun la evoluo de videofariloj, baldaŭ venos la tempo kiam eblos haltigi spektatan filmon ĉar ne plaĉas kiel la rakonto disvolviĝas, kaj per simpla detala instrukcio kiel ĝi daŭru (ekzemple, ke la edzino de la ĉefrolulo ne mortu), kaj la AI eltrovos tian daŭrigon de la rakonto kun video, sono, ktp. La samo estas jam nun ebla ankaŭ pri muziko. SUNO ekzemple kapablas daŭrigi muzikpecon tiamaniere, ke ĝi pli bone konformas al la atendoj de la mendanto....

Jen ekzemploj de AI-kreitaj esperantomuzikvideoj fare de Csaba.

Priklimata temo


Esperanta Metalpopo

Jutubkanalo de Csaba ĉi tie!
 

 Alia kanalo kun esperanta AI generata muziko
de Rafael Lorenzo ĉi tie !

Jen unu el tiuj AI-muzikoj
 

 

Kaj ĉi tie la plena albumo Ludovika Poezio per AI generata muziko
de Nova Tonaro en sia Jutuba kanalo
 

Nova Tonaro Ludovika Poezio 500

 

Vidpunkto de Johano Ĝo , kreinto de MV (la esperanta socia retejo)

 

Johano Ĝo250
 

AI-kantoj estas amuzaj, kaj foje eĉ bonkvalitaj, sed mi preferas, ke Vinilkosmo evitu AI-muzikon.

Baldaŭ oni ne povos diferencigi inter AI-muziko kaj vera muziko. Se la servoj daŭre restas malmultekostaj, ni trovos pli kaj pli da AI-muziko ĉie, ankaŭ en esperanto.

Mi ne kontraŭas tion, sed nur se oni estas honesta pri kio estas AI-muziko kaj kio ne estas.

Tio estas la kialo por starigo de la grupo “Esperanto per AI en MV” precipe por AI-muziko.

Unu el miaj plej ŝatataj muzikgrupoj de mia juneco estas Daft Punk. Dum multaj jaroj, mi ne sciis ke la grupo ĉefe uzis muzikon de aliaj muzikistoj kaj rearanĝis ĝin. Mia plej ŝatata albumo de ĝi, Discovery, estas preskaŭ tute sen originala muziko. Eĉ dum mi daŭre ŝatas la muzikon, mi neniam tre ŝatis tiun labormanieron. Plej probable ĉar tiu fakto, ke ili ne kreis originalan muzikon, ne estis klare klarigita al mi tiam. Daft Punk ne kaŝis tion, sed ili nek malkaŝis ĝin.

Mi havas similan senton pri AI-muziko. Se oni klare montras ke io estas fare de AI, mi ne havas problemon. Tamen, tia ne estas la nuntempo. Jam estas multe da muziko en Spotifio kiuj estas de AI, sed la alŝutintoj ŝajnigas sin esti la kreintoj. 
Trompon mi ne povas akcepti.

 

Vidpunkto de JoMo (Okcitanio)

JomO cheboksaro koncerto500
 

Pri uzo de AI por komponado de muziko mi tute ne scias kion oni povas opinii. AI ĵus alvenis en nian vivon, kaj mi tute ne povas diveni kion ĝi faros en la estonteco, kia estos ĝia uzo, kaj ĉu tio helpos la homaron, aŭ male. Mi kutime estas optimista, sed tio estas tro grava kaj nova por ke ni povu antaŭscii kiel aspektos en la estonteco. Jam en kelkaj firmaoj AI organizas la faradon de projektoj, organizas renkontiĝojn inter laborantoj, decidas kiu faros kion, kontrolas ĉu la laboro estis jam farita.

Mi jam aŭdis kanzonojn faritajn per AI, speciale en esperanto. La muziko estas sufiĉe bona sed ne eksterordinara, kaj oni facile povas kompreni ke la tekstoj estis faritaj per ĝi, ĉar ili tre normale priskribas situacion kaj neniam aldonas unu homfaritan eltrovaĵon, kiu donas la ĉarmon de bona teksto. Ĝis nun AI ne scipovas ŝerci, moki, aŭ imagi.

Mi nur povas peti, en la nuna situacio, ke estu klare indikite kiam kanto estis farita per AI sed ne de komponistoj kaj verkistoj. 
Ĉu ili malaperos? 
Mi dubas, sed ne certas ke ne.

Nur la estonteco tion diros.

 

Vidpunto de Mikel Klav (Brazilo)

Mikel Klav500
 

Anstataŭigo de AI por homa kapablo kaj muzikkapablo estas granda kialo por ne fidi pri AI. 
Oni devas krei leĝojn por reguligi uzadon de AI. Oni devas uzi AI por helpo sed ne por anstataŭigo, kaj eĉ reguloj por la platformoj devas ekzisti ĉar la artista laboro devas esti konservita kaj protektita. 
Maŝinoj ne povas superigi la homan menson kiu ĝuste kreis la artefaritan intelekton. 
Tio eĉ povos esti muzika temo!

 

Vidpunkto de Martin Wiese (Svedio)

Reflekse pri la AI-muziko mi volas respondi: mi malamas kaj abomenas ĝin! Kaj nun mi provos klarigi kial. Estas duflanka temo: unue diskuteblas la procezo per kiu kreiĝas la muziko, due la rezulto de la procezo –la muziko mem.

Mi volas tuj klarigi ke mi ne estas malamiko de nova tekniko, mi ja mem multe profitas de la teknika evoluo kiam mi kreas mian propran muzikon. Kvankam mia muziko preskaŭ tute estas ludita de veraj homoj kun veraj instrumentoj kaj voĉoj, mi ĉefe dum la miksa procezo utiligas modernan komputilteknikon kun multaj aplikaĵoj el kiuj unuopaj eĉ parte funkcias per artefarita intelekto por analizi kaj manipuli sonojn.

Sed uzi artefaritan intelekton por de komenco ĝis fino krei muzikpecon estas alia afero. Por mi muziko estas komunikado inter animoj. La muzikisto/komponisto esprimas sin per elekto de akordoj, la melodio, teksto, per la elekto de diversaj instrumentoj kaj iliaj sonoj, per la tembro kaj intenseco de la voco. Eĉ la malperfektecoj de la plenumado estas parto de la esprimo kiu elsendiĝas al la eventualaj aŭdantoj, kiuj siavice decidos ĉu ili ŝatas ĝin aŭ ne, ĉu ili sentas emocian konekton aŭ ne. Sed AI-muziko ne venas el animo. Ĝi ne volas ion. Ĝia kreado ne inkluzivas personajn preferojn, aŭ la ludmanierojn kiuj venas de la personaj lerteco kaj limigoj, nek la momentojn de feliĉo kiam la artisto subite trovas la ĝustan melodion, akordon, vorton aŭ sonon por levi la muzikpecon al pli alta nivelo. AI-muziko estas vaka, eĉ se ĝi sonas “perfekte”.

Sed ĉu ĝi vere sonas perfekte? Ĝia evoluo kuras rapidege, kaj kion mi diras hodiaŭ pri ĝiaj trajtoj eble ne validos morgaŭ. Sed mi nur povas diskuti ĝin kia ĝi nuntempe sonas. Kaj ĝis nun estas tuj evidente ke la artefarita intelekto ne konscias pri kion ĝi faras. Kvankam ĝi povas krei sonon kiu surface similas al muziko, ĝi ankoraŭ ne regas la metion krei muzikon kun vera kantaĵa strukturo; versoj, strofoj, refrenoj, flanktemoj ktp. Ĝi ankoraŭ misprononcas, kaj AI-verkitaj tekstoj estas ankoraŭ senenhava, banala kaĉo. Kompreneble tio verŝajne rapide ŝanĝiĝos, kaj post jaro aŭ du eble eĉ mi povos esti trompita ke AI-farita muzikpeco estas plenumita de veraj muzikistoj. Sed tio ne signifas ke ĝi estos samvalora kiel homfarita muzikpeco, same kiel AI-bildo neniam egalos al foto aŭ pentraĵo. Laŭ mia percepto estas ridinde kiam homoj opinias sin artistoj nur ĉar ili ordonis al artefarita intelekt-roboto fari muzikon aŭ bildon kun specifaj trajtoj, same kiel mendi pentraĵon de pentristo ne faras la mendinton mem la artisto.

Sed kial multaj homoj tiom entuziasmas pri AI-arto kaj muziko? Parte certe estas ĉar la tekniko ebligas al homoj kiuj ne regas la metiojn havi la senton ke ili kreas ion, kaj ankaŭ ĉar la rezulto ofte sonas kaj aspektas “profesia” laŭ surfaca senco. La sonbildo similas al tiu de la mondfamaj furoraĵoj, ege polurita, kaj kiam enestas voĉo ĝi kun perfekta tembro ĉiam kun perfekta precizeco trafas la ekzaktajn tonojn. Sed multe de la esprimo kaj personeco aŭdeblas en la malgrandaj malperfektaĵoj, kaj ĉar artefarita intelekto ne havas personecon, ĝi ankaŭ ne povas esprimi ĝin. Bedaŭrinde tio ne estas problemo nur pri AI-muziko, sed en la muzika industrio ĝenerale. Nuntempe estas normo ĉiam uzi tonkorekajn softvarojn eĉ por la plej bonaj kantistoj de la mondo, ĉar eĉ ne la plej elstara kantisto ĉiam kantas ekzakte la teorie ĝustan tonon. Uzante tiajn softvarojn oni efike forrabas la personecon kaj esprimon de la voĉoj kaj similigas ilin al artefaritaj voĉoj. Tio signifas ke muziko farita de veraj homoj kaj AI-muziko konverĝas unu al la alia, kaj baldaŭ ne eblos distingi inter roboto kaj manipulita sono de veraj homoj. Por mi persone tio igas nuntempan muzikon pli kaj pli seninteresa, kaj robota voĉo same kiel “tonkorektita” homa voĉo ekigas en mi horortremojn.

Kelkaj certe pensas ke mi kontraŭas AI-muzikon ĉar mi kiel muzikisto sentas min minacata de ĝia konkurenco. Sed mi ĉiam bonvenas konkurencon de aliaj esperanto-artistoj kiuj riĉigas nian scenon kaj donas inspiron al novaj projektoj. Mi timas ke la inundo de artefarita, “perfekta” muziko iom post iom forigos de homoj la kapablon aprezi la personan esprimon de homa malperfekteco. Sed mi estas forte konvinkita ke ĉiam restos homoj por kiuj muziko estas pli ol nura sono, por kiuj, same kiel por mi, muziko estas esprimoj kaj emocioj de animo al animo. Homoj kiuj volas ĝui vivajn koncertojn kun la rekta, tuja komunikado de veraj instrumentoj kaj voĉoj. Kaj homoj kiuj – kiel mi– faras muzikon pro neceso, certe ne ĉiam perfekta, sed sincera. Muzikvideo de Martin farita permane, desegnita per speciala krajono por ipad en Adobe Fresco, senkosta apo por ipad.

 

 

Vidpunkto de (Jean-Claude ) Ĝiuzepe Patalano (Okcitanio)

Ĉio dependas kiel oni uzas AI.

Antaŭ la apero de komputiloj, por verki kanton artistoj ofte uzis rimvortaron; tio estas organizita datumbazo, publikigita por helpi verkistojn.

Je la apero de komputiloj, granda nombro de kreaj taskoj povis esti transprenitaj de maŝinoj. AI povas esti bona ilo se ĝi helpas plibonigi la laboron de la artisto.

En sia krea laboro, la artisto nepre uzas sian scion, talent-kapablon, kaj la laboron de siaj antaŭuloj, iliajn “influojn”. Lia rolo kiel kreinto estas alporti sian personan tuŝon al ĉi tiu sperto por krei originalan verkon.

La danĝero estas kiam AI estas uzata por tute anstataŭigi la artiston. Ĉi tio signifas ke la AI “lernis” la originalan verkon de la artisto, do ĝia produktado estos imito de homa laboro, t.e. plagiato.

Por homoj, plagiato estas konsiderata kiel ŝtelo; resume estas kvazaŭ fari falsajn monbiletojn.

Jen muzikvideo de Ĝiuzepe farita per tre limigitaj rimedoj kaj kelkaj liberaj programoj.

Artikolo kompilita de Flo, cele al debato-malfermo...