Armel Amiot kaj « Banĝo Esperanto »

Armel Amiot kaj Banĝo Esperanto 

La flago de Esperanto estas ĉi tiu kvinpinta stelo, kiu simbolas la kvin kontinentojn, kaj verda koloro kiel espero. Montriĝas, ke la sama stelo, krom la koloro, estas la simbolo de la marko de banĝoj Vega, senkompare la plej ŝatata de Armel Amiot...

Bangho esperanto 2


Ĉu ĉi tiu koincido puŝis lin, dum la unua trudizoliĝo pro kovimo, ekkanti  la unuan kanzonon en ĉi tiu lingvo, dum iom post iom li lernis ĝin ? 
Finfine, pro tio ke la ĉefa obĵeto kiun li aŭdis pri Esperanto, estis "jes, sed ĝi estas lingvo sen kulturo"... nu,  tiam prefere memkontribui al pliriĉigo de tiu ĉi kulturo pensis li por pruvi la malon! 
Ĉiukaze, 6 kantojn poste, lia unua albumeto baldaŭ aperos sub la elvokiva titolo Banĝo Esperanto.

bangho Esperanto Armel Amiot

Tre frue Armel  ekkunlaboris kun la hispana poeto Miguel Gutierrez por poluri siajn kantojn kaj  kun Flo de Vinilkosmo por  la registra asistado de la kantado….
Nun la registraĵoj estas  jam pretaj  ..  finmiksado  okazos dum la venontaj semajnoj  ĝis mastrigado  kun Triboulet en  la Studio de la trappe

La oficiala apero de la bita albumeto estas antaŭvidita  se ĉio glatos  dum aprilo  ĉe la muzikeldonejo VINILKOSMO.

Eblas jam spekti ĉi sube la demovideon « Ĉio estas amo »