Banĝo Esperanto la unua esperanto-albumeto de Armel Amiot - Oficiala apero la 21a de aprilo 2022
Foto: Reno L.
Banĝo Esperanto estas la titolo de la unua esperanta muzikverko de Armel Amiot, nova esperanto-artisto el Normandio (Francio).
La albumeto enhavas 6 kantojn laŭ la stiloj sving-ĵazo, kreola kaj mond-ĵazo kun kiel ĉefa instrumento la banĝo.
Vi estos surprizita pri tiu unua verko de Armel!
Ekde nun la bita albumeto malkovreblas kaj mendeblas alklakante la kovilbildon ĉe la paĝo de Armel Amiot.
Spektu la muzikvideon "Ĉio estas amo" :
.