Nova esperanto-artisto ĉe Vinilkosmo kaj nova albumeto por apero en januaro 2023

IMG Mikel Klav r2r

Mikel Klav estas brazila alternativa esperanta muzikisto kiu vivas en la urbo Niterói en Rio de Ĵanejro – Brazilo. 
Li kantas kaj ludas klavaron.
Lia stilo kaj influoj devenas de populara, pop-roka kaj klasika elektronika muziko (Nova ondo de la 80aj jaroj). 
Li ekkantis en Esperanto tuj post lia lernado de la lingvo, en la komenco de naŭdekaj jaroj.

La muzikaĵoj de Mikel Klav nun estas kompilitaj en lia unua 7 titola albumeto Realeco kiun li prilaboradis en 2022 kaj kunproduktis kun Vinilkosmo por oficiala publikigo la 6an de januaro 2023.

Legu pli pri la artisto kaj la albumeto en la artista paĝo ĉi tie!