"Tra la sonĝoj" la unua bit-albumo de ĴeLe

Tra la songhoj250px

Jam en 2020 Vinilkosmo proponis al ukraina-germana duopo  ĴeLe  (Ĵenja kaj Lena Wilke) distribui iliajn albumojn en sia esperanta muzik-katalogo...
kaj finfine ĉi-jare tuj post JES kaj dank' al helpo de Tomio de LPG, ĉio glatiĝis kaj ni havis la materialon necesan petitan por prepari la bit-eldonon de la albumoj de ĴeLe.

P1230908r800

Foto: Flo! dum FESTO 2014


La aliaj albumoj de ĴeLe alvenos en la muzikan platformon iom post iom inter la jam planitaj aliaj eldonoj en la venontajn monatojn (Klarisa, Kjara, BaRok-Projekto, Martin kaj la talpoj, ktp...).

Ni invitas vin malkovri detalojn pri la familia duopo ĴeLe en la artista paĝo ĉi tie.


Tra la sonĝoj aperis sur memeldonita KD en 2010, kaj ĝi reaperas bitforme la 24an de februaro 2023 ĉe Vinilkosmo, malkovru ĉi-sekve la prezenton de la bit-eldono... 

Oficiala muzikvideo  "Se mi imagas" :