"Kajto flugas" la 7a albumo de KAJTO disponebla ĉe VINILKOSMO

La 7a albumo de KAJTO 
 

Kajto flugas


Tio estas ne malpli ol la sepa KD de la duopo Kajto, unu el la plej malnovaj grupoj en nia katalogo, ilia debuto datiĝas jam de 1989, sed ankoraŭ same energia kaj inventema kiel ĉiam, kaj ni ne troigas.

Kajto Flugas estis prezentita por la unua fojo dum la UK en Lille en julio 2015, kun 14 novaj kantoj el 15, kun versio de “Mi memoras”, vera klasikaĵo, aldonita por altgrade spici ĉion.
Ĝiaj kanon-aranĝoj, miksanta la voĉojn de spertaj esperantistoj kun tiuj de freŝbakitaj, portas la lirikajn flugojn de diversaj poetoj, same profundaj kiel humuraj, al novaj altecoj.
Amaso da instrumentoj, inkluzive de akordiono, banĝo, buŝharmoniko, citaro, gitaro, koncertino, kontrabaso, mandolino, sintezilo, kaj ŝalmo, kristaligas la estintecon kaj estantecon, firme certigante la sentempecon de la mesaĝo de la universala lingvo.
Kion diri pli, se ne ke ĉi tiu estas albumo kiun vi ne povas simple ignori; ĝi estas kolektinda, donacinda, kaj speciale tuttempe aŭskultinda!


La KD albumo Kajto flugas disponeblas en la reta diskoservo de Vinilkosmo ĉi tie!

La bita albumo Kajto flugas disponeblas elŝute 
(MP3; FLAC kaj OGG) ĉi tie:
Butono VK-mp3.com