“La vespera vento” nova muzikvideo de Armel Amiot
Armel Amiot, por nia granda plezuro, prezentas sian novan muzikvideon (Klipon) “La vespera vento” el sia unua albumeto en esperanto.
Malkovru la albumeton Banĝo Esperanto en la platformo de Vinilkosmo ĉi tie, klakante sur la kovraĵon en la artista paĝo de Armel Amiot.
Dezertoj, nova albumet-projekto
Esperanto, tiu granda humanisma kaj tutmondisma ideo, estas la ideala portilo por tiuj kiuj revas pri aliloke…. En la nuna mondo, kiu povas esti kaj formikejo plena de vivo, sed ankaŭ loko de granda soleco, la dezerto estas ĉie. Ni iras de oazo al oazo, serĉante la ligilojn kiuj al ni mankas, serĉante ĉi tiun universalan amon kiu sola povas porti nin iom plu....
Kun, por priskribi ĉi tiun belan vojaĝon en niaj pakaĵoj, poezio kaj kantoj.
Je diablo la melankolio! Estos kun ĝojaj ritmoj kaj buntaj melodioj ke la vojaĝo estos bela.
Je la sono de la banĝo.
Venontan printempon aperos ĉi tiu nova albumetoj Dezertoj .