Aktualaj eldonprojektoj de VINILKOSMO por 2016

- por aprilo 2016 jOmO okcitanas, albumo de JoMo

 jOmO okcitanas - la nova aperonta albumo de JoMo

La bita albumo jOmO okcitanas elŝuteblas en mp3 kaj ogg formatoj ekde la 1a de aprilo 2016 en la elŝutejo de Vinilkosmo.
kaj eblas aŭskulti fragmente la enhavon de la albumo ĉi tie 

kaj en FLAC formato ĉe:

Vkmp3.;com butono


La KD-albumo estas antaŭmendebla ĉe: fr.ulule.com/jomo-okcitanas

La celo de 150 antaŭmendoj de KDoj estis atingita sed ĝis la 23a de aprilo 2016 eblas antaŭmendi vian ekzempleron por esti certa havi ĝin ĉar ĝi estos presita en limigita kvanto !!! 

Se vi ne sukcesis antaŭmendi la KDon ĝustatempe provu ekde majo akiri ĝin  en la diskoservo de Vinilkosmo ĉi tie.

La lanĉo de la bita albumo jOmO okcitanas okazis kadre de la Esperanto-semajno en Tulzuo kun aperitiva koncerto de JoMo & la Bodegistoj kaj sekve koncerto de la bando Vojaĝo vendrede la 1an de aprilo je la 19a organizita de "Esperanto-Kultur-Centro" de Tuluzo en la kvrataldomo de Rangueil
Pliaj informoj ĉe EKC.

 

 - por majo-junio 2016 albumo de Espo Despo el Kopenhago (la bando de Amir eks-Esperanto Desperado)

 Espo Despo 2016

Danbazita internacia muzikgrupo Espo Despo, miksas nuntempe siajn novajn muzikojn en Bolonjo, Italio, kun la fama muzikproduktisto Mustafa MuCe Cengic, kaj baldaŭ aperos ilia nova albumo labornome 'Bosniumas'... En la albumo oni trovos interpretaĵojn de bosnaj tradiciaj urbaj kantoj-'sevdalinkoj', kiuj al esperanto plejparte tradukis Branko Miljko. Multaj ‘esperanto steluloj’ prenis parton kiel gastoj. Inter aliaj aŭskuteblas Helle Cleary (DK), Flavio Fonseca (BR), Alejandro Cossavella (ARG), Gijom’ Armide (FR/DE) kaj Patrik Austin (FI/GB).

Ankaŭ aliaj, ne-esperantistoj kaj pli aŭ malpli konataj muzikistoj partoprenis, inter aliuj Dino Pehilj (BA/DK), Eisabeth Vik (N/DK), Ljubo Martinoski (SRB/DK), Kenan Tekin (TR/DK), Edouard Galstian (ARM/DK) kaj Per Henriksen (DK).

Artista paĝo de Espo Despo

La mastrigado okazos ĉe Studio de La Trappe / Vinilkosmo komence de Aprilo kaj aperos en majo 2016 laŭ bita formato en la elŝutejo de Vinilkosmo  

 

-por junio-julio 2016 Sovaĝa animo albumo de la Brazila potenc-metala bando BaRoK-Projekto.

 

Artista paĝo de  BaRok-Projekto


Kiel antaŭanoncite pere de la albumeto Jen nia Viv-River'  
BaRok-Projekto preparas novajn muzikojn por la jaro 2016.

La bando jam enstudiiĝis por ekregistri la albumon Sovaĝa animo kiu aperos en julio.

Video pri la unua regristrosesio (registrado de la drumo):

 

 

-por junio-julio 2016 Postnuklea Rekviemo albumo de Jim Petit
 

Jim Petit en FESTO 2014

Jim Petit postnukla rekviemo

Postnuklea Rekviemo estas muzik-verko por simfonia orkestro, Minimoog-sintezilo, orgeno, perkutiloj, elektraj gitaroj, ĥoro, kaj glit-gitaroj, verkita de Jim Petit.
Por produkti kaj eldoni la projekton Jim Petit lanĉis amasfinancan kampanjon ĉe:
https://www.zeste.coop/fr/decouvrez-les-projets/detail/requiem-postnucleaire-postnuklea-rekviemo
Vinilkosmo subtenas tiun ĉi memproduktitan projekton de Jim Petit.

La antaŭa albumo Karma disponeblas ĉi tie

Artista paĝo de Jim Petit


 

 

- por septembro 2016 Planedo nia, unua albumo de la bando VOJAĜO

Vojaĝo - varma Ĵaza mondmuziko

Vojaĝo en 2016

Vojaĝo venas el Tuluzo, urbo el la sudo de Francio kaj ĝi portas en siaj bagaĝoj muzikon kun sudamerikaj akĉentoj kaj komunikema vervo.

Ses muzikistoj: 
ĜuzepeJean-Claude Patalano: saksofonoj/klarneto/fluto, kanto; 
Audrey Rey: voĉaj korusoj; 
Gilles Benard: klavaroj; 
Didier Kerboull: basgitaro; 
Pascal Marceillac: Drumo; 
Julien Fisher: Perkutiloj
Ili ĉiuj decidis dediĉi sian arton al la kundivido de la ideoj pri protektado de la naturo kaj de nia kara planedo “Tero” pere de la internacia Lingvo. 
Vojaĝo preparas sian unua albumon kiu estos vera donacema miksaĵo kun subtilaj kaj varmaj komponaĵoj invitante vin al feliĉa kaj trankvila promenado en la kerno de Amazonio ĝis Mediteranea marbordo, per sinkopaj ritmoj el bosanovo, sambo, salso, ĝis svingaj influjoj de novorleana ĵazo aŭ virtuozo de ĉoro. 
Albumo por vere longa vojaĝo… por ĉirkaŭi kaj ŝirmi nian amatan planedon Tero.

Artista paĝo de Vojaĝo
 

Koncerto de la tuluza bando
Koncerto de Vojaĝo en Tuluzo la 1an/04/2016 kadre de la "Esperanto-semajno"
 

vojaĝo koncerto Rangueil