Juniaj albumaperoj ĉe VINILKOSMO (KD de JoMo, bitaj albumoj de Espo Despo, Solotronik kaj BaRok-Projekto)

Junio 2016 estas riĉoplena en novaj esperanto-muzik-albumoj per la aperoj de la fizika KD-albumo jOmO okcitanas, kaj la bitaj albumoj Bosniumas , Kompendium.


Sed Julio ankaŭ plezurigos vin per la apero de la bita albumo Sovaĝa animo kaj fizika KDo de Espo Despo. La KD albumo de BaRok-Projekto aperos en aŭgusto en Brazilo.


 


Aperoj la 15an de junio 2016:


KD albumo jOmO okcitanas (jOmO fait de l’occitan) de la tuluza artisto
JoMo (Jean Marc LECLERCQ):  Mondmuziko (okcitana muziko en esperanto) 

 jOmO okcitanas

     - La fizika albumo "jOmO okcitanas sur KD disponeblas en la reta diskoservo ĉe Vinilkosmo.

- Spektu la muzikvideon :


Albumo "Bosniumas" de Espo Despo (Danio / Bosnio)
Mondmuziko (tradicia bosna muziko en esperanto)

Bosniumas - Espo Despo

La bita (mp3- ogg) albumo Bosniumas de Espo Despo disponeblas ĉi tie. 

- La Fizika albumo sur KD aperos komence de Julio 2016 ĉi tie. 



Bita albumo "Kompendium" de Solotronik (Hispanio /Pollando)
Elektronik' - Triphopo - ĝangal'

Album'


La bita (mp3- ogg) albumo Kompendium de Solotronik disponeblas ĉi tie. 
 


Apero la 13an de julio 2016:


Albumo "Sovaĝa animo"  de BaRok-Projekto (Brazilo)
Metalo – Potenc-metalo

Album'


La bita (mp3- ogg) albumo Sovaĝa animo de BaRok-Projekto disponeblas ĉi tie. 

La Fizika albumo sur KD aperos la 12an de aŭgusto 2016 en Brazilo kaj ĉi tie. 
 

Apero en aliaj platformoj elsendflue la 7an de septembro 2016 tra l'ABONKLUBO