Muzikpluvo

Muzikpluvo - Akordo
Prix
13,75 €
Muzikpluvo
Holando (Nederlando) - 2018


Albumo ref.: VKKD012 
KD-albumo 25 titoloj - 47:08 mn 
Albumo 25 titoloj + 2 kromaj trakoj (Bonus) - 50mn, disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s - OGG -FLAC formatoj 

Muzikpluvo - Akordo – Nederlando
KD produktita de Akordo - Tekstoj © 1996 + 2005 - Bita distribuado Vinilkosmo © 2018
 

Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato: 
OGG , FLAC , aŭ  Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).

  Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia  formato.



Apero de la Bita albumo la 20an de marto 2018 


 

Muzikpluvo, estas kompaktdisko origine aperinta en 1996 kun kantoj plenumitaj de la esperantista senakompana kantgrupo Akordo el Nederlando.

Por ĉi tiu disko Akordo elektis ĉefe la mezepokajn kaj la folklorajn kantojn el sia repertuaro. La disko enhavas pli ol 20 kantojn el diversaj landoj kaj periodoj, inkluzive de unu originale el Esperantujo. Ĉiuj kantoj sur la disko estas en esperanto, ofte kun traduko farita speciale por Akordo.

Post longedaŭra elĉerpiĝo, la KD estis reeldonita en 2005 fare de Roel Haveman. Kaj nun en aprilo 2018 Vinilkosmo lanĉas bitan reeldonon de la albumo kun aldono de du kromaj trakoj de kantoj kiuj aperis en aliaj diskoj (‘Venko venko’ aperinta en la KD Vinilkosmo-Kompil’ Vol.2 -1996), kaj ‘La espero’ en KD kun la libro Esperanto - grammatica met oefeningen (1999).

Tiu bita reeldono ebligos remalkovron al la publiko kaj al la korusŝatantoj de tiu malnova albumo, Sed kiel bona vino ĝi restas tre ĝuinda! 

Akordo en ĉi tiu albumo estas:
- Rineke Hoens : soprano
- Saskia Idzerda : soprano/aldo
- Ineke Bourguignon-Slis : soprano
- Marwine van der Molen : aldo
- Sander van Huijzen: tenor
- Danny ten Haaf: baso 
- Arjen-Sjoerd de Vries: baso.

Tradukistoj:
Roel Haveman, Saskia Idzerda, Arjen-Sjoerd de Vries, Dario Besseghini, William Harvey, Simo Milojević.

Grafikaĵoj kaj enpaĝigo de la kovrilo kaj libreto: Rolfo Ernst.
Fotoj: Akordo.



 








ABONKLUBO

Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.

La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.

Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.

ABONKLUBO

Kantotekstoj

Vi devas esti abonanto (ABONKLUBO) aŭ esti aĉetinta ĝin ĉi tie por aliri la kantotekstojn.