
Albumo ref.: VKBA033
Bita albumeto 4 titoloj - 16:11 mn, disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s - OGG - FLAC - elsendfluo formatoj
Amo kaj Perforto - EKDE TIAM – Brisbano, Aŭstralio
Bita albumeto produktita de Peter Johns © 2020
Distribuado Vinilkosmo 2021
Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG , FLAC , aŭ Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).
Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia formato.
Oficiala apero ĉe Vinilkosmo de la bita 4 titola albumeto
la 1an de decembro 2021
Amo kaj Perforto estas la debuta albumeto de EKDE TIAM. Komencita en Melburno, ĝi vojaĝis kun la bando, kiu translokiĝis al Brisbano ĵus antaŭ la pandemio, kaj estis parte miksita dum la trud-izoliĝo. La kvar kantoj estas diversstilaj, kaj kunigas akustikan drumon kun elektronika sintezilo.
La albumeto povas esti dividita en du temojn, laŭ la nomo, kun la unuaj du kantoj pri amo kaj la duaj du pri perforto.
AMO:
"Al la Luno" estas kanto en kiu prezentiĝas soneltiraĵoj de la NASA-arĥivoj. De tenera komenco ĝis energia klimakso, la kanto elvokas amorajn sentojn dum vojaĝo en kosmon.
La dua kanto, "Reva vi", temas pri la imagado, kaj ĉu niaj pensoj pri alia persono vere spegulas la personon mem, aŭ ĉu ni imagas nur "revan" version, kiu fakte ne ekzistas.
PERFORTO:
"Paĉjo" estas fikcia imago de la ciklo de perforto ene de familioj. Uzante repon por rakonti pri viro kaj sia paĉjo, la kanto traktas pezajn temojn kun danciga melodio.
Dum la grupo loĝis en Melburno, loka komediistino Euridice Dixon (Ridi al ŝiaj amikoj) estis sekvita al parko kaj murdita. "Por Ridi" estis verkita honore al ŝi.
EKDE TIAM en ĉi tiu albumo estas:
-Joanne Johns (Ĝo) : voĉo, sintezilo
-Peter Johns : drumo
Registrita en: Melburno, Aŭstralio ĉe Wick Studios
Soninĝeniero: Peter Johns
Mastrigita de: Alchemix, Kvinslando, Aŭstralio
Kovrilo: Joanne Johns
ABONKLUBO
Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.
La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.
Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.