
Albumeto ref.: VKBA048-090
Bita albumeto 6 titoloj - 23:11 mn,
disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s
Bela vivo - TIM – Cali / Berlin (Kolombio, Germanio)
Bita albumeto kunproduktita de TIM - Vinilkosmo © 2024
Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG , FLAC , aŭ Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).
Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia formato.
Apero de la Bita 6 titola albumeto la 8an de marto 2024
Printempe de 2023, post mirinda vojaĝo al Meksiko, Kolombio, kaj Gvatemalo, TIM proponis al Vinilkosmo publikigon de la aliaj 4 kantoj, kiuj ankoraŭ estis nepublikigitaj.
“Ĉi tio estis la momento, kaj ĝenerale estis jaro kiu postulis al mi fari mian plejeblo,n kaj kvankam la procezo estis malrapida, mi tre feliĉas finfine povi prezenti ĝin al publiko”, diras TIM.
Uzante elementojn de psikedelio, indie-elektronikaj kaj rok-elementoj, TIM komencas formi novan sonon, tre influitan de lia berlina vivo kaj de lia gusto por eksperimentado, laŭ persona signifo.
La kreadprocezo estis surprizo, ĉar ĉiu nova sono kiu aperis ŝajnis flui perfekte kun la kantoj, ŝajnis ke ili atendis esti esprimitaj. Jen la momento, kiam la menso silentas, vi sidiĝas por ludi kaj en palpebrumo la kantoj sonas pli bone ol vi atendis.
Ĉiuj kantoj estis verkitaj antaŭ jaroj, tamen la trako Fino de la tempo havas specialan rakonton de Liven Dek. Origine TIM verkis kaj produktis kvar kantojn, kaj pro tempomanko antaŭ ol TIM komencos sian venontan vojaĝon, Miguel Gutiérrez, kiu estis lia dekstra mano en korektado kaj adaptado de la tekstoj, disponigis kantotekston propran.
La ideo estis ke se TIM sukcesus fini ĉiujn kantojn ĝustatempe, li produktus unu lastan kanton por kompletigi la 6-trakan albumeton. Tiel naskiĝis unu el la plej ŝatataj interpretitaj de TIM. Kanto kun bela teksto, kiu origine estis verkita kun la intenco esti romantika kaj malrapida, sed finiĝis pli feliĉa kaj samtempe melankolia.
2024 alportas multajn novajn eventojn kaj ni esperas povi denove kunveni por festi, kanti, kaj danci en someroj de eternaj noktoj kaj oranĝaj tagoj. Kiel TIM diras: “La pasinteco estas nostalgio, la estonteco estas ekscita, kaj la nuntempo estas la plej granda eskapisto iam ajn vidita. Kaj tio estas la vivo, ĝi ne estas perfekta, sed tio faras ĝin tiel speciala, la vivo estas bela, dankon Bela vivo!”
En ĉi tiu albumeto TIM estas:
Tim Gallego: aŭtoro kaj komponisto, voĉo, gitaroj , klavaro, basgitaro, drummaŝino, muzikarangoj, videoj, prilaboro de videoj kaj fotoj.
Gastmuzikisto: Marcus Ganado ĉe drumo.
Teksto polurado: Miguel Gutiérrez
Teksto Fino de la tempo: Liven Dek
Registrita en la TIM-a hejmstudio en Berlino
Drumo de Amorantoj registrita en la studio Funkhaus fare de la soninĝeniero Nichola Shuman en Berlino.
Miksado kaj mastrigado: Triboulet en Studio de La Trappe en Donneville (Okcitanio/suda Francio)
Arta kovrilo: Tim Gallego
Fotoj: Tim Gallego
ABONKLUBO
Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.
La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.
Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.