
Albumo ref.: VKKD102-038
KD ekstra 12 titoloj – 49:24 mn + 11 instrumentaj MP3 por karaokeo + MPG muzikvideon
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s kaj OGG formatoj
Trajn' nenien - DOLCHAMAR – Helsinko (Finnlando)
Kunproduktita de Dolchamar/Vinilkosmo © 2010
Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG , FLAC , aŭ Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).
Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia formato.
La tria KoDisko Trajn' nenien aperis en novembro 2010
Per la albumo Trajn’ nenien, Dolchamar daŭrigas sian vojon kiel danciga bando.
En ĉi tiu tria albumo estas pli da mondmuzika etoso, kaj la akustikaj instrumentoj ĉefrolas: gitaro, basgitaro, orgeno, latinamerikaj perkutiloj, kaj eĉ blovklavaro. Sed en Trajn’ nenien la lignaj instrumentoj koramikas kun moderna sonteknologio.
Kontraste al aliaj diskoj de Dolchamar, Trajn’ nenien enhavas tekstojn en klara kaj pura esperanto, redaktitaj kunlabore kun Vinilkosmo. Tiel la disko taŭgas ankaŭ por lingvolernado.
La albumo kunmetas kelkajn elementojn de esperanta muziko: akustika gitaro, kunkantado, kaj tutmondecaj tekstoj. Ĝi tamen faras tion per freŝa sono kaj – tipe por Dolchamar – humuro kaj vortludemo. La muzikaj influoj venas el Jamaiko, Balkanio, Alĝerio, kaj Amerikoj.
La albumo prezentas 12 titolojn inter kiuj unu instrumenta, 11 muzikojn sen la ĉefvoĉo por karaokeo en formato MP3, kaj muzikvideon de la titolo “Des pli”.
Dolchamar antaŭe eldonis la albumojn Lingvo intermonda (VKKD27) kaj Rebela sono (VKKD75).
La bando ankaŭ partoprenis en la Elektronika kompilo (VKKD53) kaj en la Hiphopa kompilo Vol.2 (HHK2)
Dolchamar estas :
Patrik Austin: aŭtoro, komponisto, voĉo akustika guitaro kaj aldonaj instrumentoj
Andrei Dumitrescu: klavaroj, blovklavaro
Sebastian Dumitrescu: akustika Basgitaro, klavaro en "Klavoj"
Hannu Linkola: drumo
Registrita de Dolchamar kaj Henri Ohvo en hejma helsinka studio Miksita kaj arte produktita de Patrik Austin (en hejma stduio)
Mastrigado : Alexis Bardinet - Globe Audio (Bordozo / Francio) en oktobro 2010
Frontkovrila Foto : Hannu Linkola
Fotoj de la Kd-ujdorso: Alia Austin
Grafika prilaboro de la Libreto: Ivo Charlot (Ivimages)
ABONKLUBO
Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.
La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.
Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.