Eksplodigos vian domon

Eksplodigos vian domon - La Perdita Generacio
Prix
11,67 €
Eksplodigos vian domon
Hernosando (Svedio-Germanio) - 2008


Albumo ref : VKKD092-031
KD 13 titoloj - 48:40 mn

Eksplodigos vian domon - LA PERDITA GENERACIO – Svedio
Produktita de Vinilkosmo / GKF © 2008
 

Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato: 
OGG , FLAC , aŭ  Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).

  Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia  formato.


La Perdita Generacio, konsistas el naŭ grupanoj, kvar muzikistoj kaj pluraj helpantoj. Per belaj melodioj, ludemaj tekstoj pri gravaj temoj kaj tenera etoso La Perdita Generacio disvastiĝis tra la mondo, tiu ĉi nova Kodisko daŭrigas kaj profundigas tiun koncepton. 

Foje rapide kaj ironie, foje ĝentile kaj pensige LPG evoluas sian unikan sonadon ĉe la limo inter mondmuziko, popo kaj kanzonoj. La muziko ŝajnas kapteme simpla, sed post pli profunda esploro oni rimarkas ĝian multetaĝecon. Ĉu iam ekzistis ŝlagreca kanto kun pli da akordoj ol Amokanto

Kelkaj tekstoj senkaŝe kritikas la modernan socion el verdula vidpunkto, sed pli ofte la poemoj estas tre personaj kaj la plej profunda radikaleco preskaŭ malvideblas unuavide. Ke ne normalas, nur kutimas fenomenoj  ŝajne estas revenanta temo sur la disko. 

La Perdita Generacio malofte propagandas, sed lasas al la aŭskultanto la elekton aŭ Asroni sur tegmento dum helreveno aŭ daŭre meti Kapon en la sablo

Pluraj el la 13 kantoj de ĉi-disko potenciale iĝos famkonataj en Esperantio kaj eĉ transe. Do, kuraĝu sidiĝi apud la Fajro kamena kaj kuŝiĝi sub fortepiano en Kiev' kun La Perdita Generacio. Certe vi ne restos netuŝita kiam ili eksplodigos vian domon

La muzika kerno de la bando estas geografie centrita en Hernusando en norda Svedio kun Tomas Q Nilsson (voĉo, gitaro, klarneto, ktp), Anna Burenius (voĉo, gitaro kaj piano), Karin Nordström (voĉo, kontrabaso, perkutiloj, ktp), Robin Rönnlund (voĉo, akordiono, fluto, ktp) kaj KarinMalin Ekström (voĉo, melodiko, rano, ktp). 

Gastmuzikistoj :
Erik Falbe : sologitaro
Björn Ola Lind : diĝeriduo
Tanja Kortelainen : kantelo
Andreas Nilsson : tamburinoj, perkutiloj

Aldone kiel kromtrakoj en la KD, karaokeemuloj trovos la 13 instrumentajn titolojn. 

Studio : Studio Kåken, Hernusando (Svedio)
Soninĝeniero : Pelle Sjölander








ABONKLUBO

Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.

La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.

Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.

ABONKLUBO

Kantotekstoj

Vi devas esti abonanto (ABONKLUBO) aŭ esti aĉetinta ĝin ĉi tie por aliri la kantotekstojn.