
Albumo ref.: VKKD089
KD 12 titoloj – 42:19 mn
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s kaj FLAC formatoj
Eksenlime - La Perdita Generacio – Svedio (Härnösand)
Produktita de Gränslösa Kulturföreningen GKF © 2006
Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG , FLAC , aŭ Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).
Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia formato.
La muziko de La Perdita Generacio (LPG) en ĉi tiu albumo povas esti priskribita kiel akustika popolmuziko de Nordio (gitaro, fluto, violono, kontrabaso, piano, klarneto, perkutiloj, akordiono), kaj ni povus klasi ĝin ankaŭ en la mondmuzika ĝenro.
La specifeco de la kantoj kuŝas ĉefe en la tekstoj, kiuj respegulas la politikan engaĝiĝon de la bando en la alternativa ekologiista kaj verdula movado de Svedio.
La enhavo de ĉi tiu 12-titola albumo estas tre varia muzike, kaj malgraŭ la temoj seriozaj kaj gravaj oni trovas certan acidan kaj ironian humuron, kiel ekzemple en la titoloj “Pacon de dio” kaj “Ĉiuj amegas Usonon”.
Eksenlime estas albumo ne kutima, kiu vokas nian konscion en la horo de planedo en danĝero, de la alternmondismo kaj tutglobismo.
Originala kaj trafa verko.
Muzikistoj en la albumo Eksenlime
Andreas Nilsson: Drumo, perkutiloj
Anna Burenius: gitaro, kanto
Anna Ekman : fluto
Daniel Leksell: piano, akordiono, gitaro, kanto, klavaroj, perkutiloj
Jon Johnson: kontrabaso, kanto
karin Nordström : Kontrabaso, kanto
karinMalin Ekström: kanto
Karolina Hagegård: kanto
Mathias Dalmose: Violono
Tomas Q Nilson: kanto, klarneto, gitaro, elektra baso, Blovklavaro, perkutiloj
Registrita kaj arte produktita de Daniel Leksell en Härnösand kaj Malmö
Libreto kaj kovrildezajno : Daniel Cederberg
Kovrilpentaĵo : Anne Hagström
ABONKLUBO
Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.
La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.
Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.