Oficiala apero la 15an de Julio ĉe Vinilkosmo de la nova bita albumo de KAJTO "La Universala Arbo".
Kajto prezentos la novan albumon dum koncerto kaj dum la kant-ateliero de la Kleriga Lundo en UK en Lahti, Finnlando.
Jen bela okazo por kunkanti kun Kajto la novajn kantojn de tiu belega albumo.
La bita albumo disponeblas elŝute ekde nun, la 15a/07/2019 ĉi tie.