Vinilkosmo
Esperanto-Muzik-Prod.
Saluton karaj muzikŝatantoj !
Jen la plej freŝaj novaĵoj okazintaj ĉe VINILKOSMO:
Malgraŭ gravega inundo kiu damaĝis la oficejon de Vinilkosmo kaj la studion de la Trappe, Vinilkosmo tamen sukcesis aperigi 5 novajn bitajn albumojn dum la pasinta jaro!
Plie, ni preparas por ĉiuj muzikŝatantoj grandan surprizon kiun ni malkovrigos komence de la venanta jaro (kredeble meze de februaro). Nepre tiam vizitu nian retejon por ekscii pri la tuto! Ja ni realskribos vin pri la temo.
La jarfinfestoj alvenas rapide: ĉu vi volas plezurigi viajn esperanto-amikojn per bonega esperanto-muziko? Se jes, bonŝance, ni havas bonegan selektadon por vi :)
Novaj eldonoj aperintaj dum 2022, mendeblaj ĉe Vinilkosmo en mp3, ogg aŭ flac:
(Alklaku la bildon por atingi la paĝon de la albumo kie vi tuj povos akiri ĝin kaj aŭskulti la unuajn sekundojn de la pecoj, aŭ alklaku la nomon de la artisto por atingi lian paĝon)
Bita albumeto
Veko de
BaRok-Projekto
(Brazilo)
potenca metalo / folkora muziko
Kompilo
Esperanto Subgrunde 2
de diversaj artistoj
(internacia)
punkroko
Bita albumeto
Banĝo Esperanto
de Armel Amiot
(Normandio, Francio)
Kanzono
Bita albumo
Intergalaksia
de Vojaĝo
(Okcitanio, Francio)
ĵazroko / progresiva
roko / klasika muziko
Bita albumeto
Pli kaj Plu de
Korvaks
(Nov-Zelando)
elektronika muziko
Nuntempaj ne maltrafindaj 'klasikaĵoj' (eldonoj de la antaŭaj jaroj):
(Alklaku la bildon por atingi la paĝon de la albumo kie vi tuj povos akiri ĝin kaj aŭskulti la unuajn sekundojn de la pecoj, aŭ alklaku la nomon de la artisto por atingi lian paĝon)
Bita albumo
Tro de
Ale kaj Vojaĝo
(Argentino/Brazilo/ Francio)
Poproko / roko
Bita albumo
Tute ne gravas de
Amplifiki
(Svedio, Danio, Francio)
roko /popo
KD kaj bita albumo
Bosniumas
de EspoDespo
(Bosnio, Danio)
mondmuziko
Duobla bita albumeto
Stranga-Sur la arbo
de Krio de Morto
(Pollando, Skotlando)
industria metal-koro
KD albumo
Kavaliriko
de Kapriol'!
(Frislando, Nederlando)
mondmuziko
KD albumo
Brassens plu
de Jacques Yvart
(Francio)
kanzono
KD albumo
Originoj
de Zhou Mack Mafuila
(Francio, Kongolando)
afrika regeo
KD albumo
Regestilo
de Jonny M
(Germanio)
regeo
Albumo
jOmO Okcitanas
de jOmO
(Okcitanio)
folko
KD albumo HHK2
(Hiphopa kompilo 2)
(internacia)
hiphopo / repo
Vi certe jam aŭdis pri la ABONKLUBO de Vinilkosmo ! Sed kio estas tio?
Estas maniero por vi subteni kreemon kaj produktadon da bona muziko en esperanto!
La abonklubo de Vinilkosmo ebligas aliron al la justa elsendfluo Divercities.eu : tio signifas por vi eblecon aŭskulti la tutan muzikkatalogon de Vinilkosmo (inkluzive de ĉiuj novaj eldonoj) dum unu jaro ĉe via retumilo kaj pere de saĝtelefono !
Oni povas aboni la ABONKLUBO-n ekde 10€!
Por pli da informoj, alklaku la bildon aŭ spektu tiun videon de Flo pri la temo ĉi tie.
Anonco!
La nova jaro 2023 alportos novajn bitajn albumojn, kiel "Realeco" de Mikel Klav, "Ludu kaj kantu" de Klarisa, nova albumeto de Kjara, kaj certe aliaj!
Plej muzikajn salutojn kaj bondezirojn por la nova jaro 2023 al ĉiuj legantoj!
Restu sanaj!
La tuta teamo de Vinilkosmo