Ĵus aperis " Sola hirund' " (Oficiala muzikvideo) - BaRok-Projekto

5a de marto 2021 - Ĵus aperis " Sola hirund' " (Oficiala muzikvideo) - BaRok-Projekto
 
Sola Hirund kovrilo500px


La muzikvideo " Sola hirund' " venas por anonci la finpreparojn de la bita albumeto Kvin jarcentoj de la potencmetala bando BaRok-Projekto (el Brazilo). 
En tiu ĉi kanto estis speciala kontribuo de Kimera kaj Fred Mika, sperta brazila drumisto de la rokbando Sunroad..
 

" Sola hirund' " (Oficiala muzikvideo) - BaRok-Projekto


La registrado de Kvin jarcentoj  bone evoluas kaj  finiĝos  post kelkaj semajnoj.
Ĝi disponeblos ĉi tie.  

Vi ankaŭ povas spekti fotojn kaj videojn  de la kulisoj de la projekto ĉi tie.