Informletero de Vinilkosmo N-ro 53 Decembro 2024
VINILKOSMO
Esperanto-Muzik-Prod
Saluton karaj muzikŝatantoj !
Jen la plej freŝaj novaĵoj okazintaj ĉe VINILKOSMO:
ĉijare, Vinilkosmo sukcesis aperigi 6 novajn bitajn albumojn!
Ankaŭ spekteblas ĉe la jutuba kanalo de Vinilkosmo 8 novajn oficialajn muzikvideojn, ne maltrafu ilin!
La jarfinfestoj alvenas rapide: ĉu vi volas plezurigi viajn esperanto-amikojn per bonega esperanto-muziko? Se jes, bonŝance, ni havas bonegan elekton por vi :)
Novaj eldonoj aperintaj dum 2024, mendeblaj ĉe Vinilkosmo en mp3, ogg aŭ flac:
(Alklaku la bildon por atingi la paĝon de la albumo kie vi tuj povos akiri ĝin kaj aŭskulti la unuajn sekundojn de la pecoj, aŭ alklaku la nomon de la artisto por atingi lian paĝon)
Bita albumeto
Bela vivo
de TIM
(Kolombio, Germanio)
alternativa roko / sendependa popo
Bita unuopaĵo
RAPIDU,VAGONARO
de La Mondanoj
(Berlino, Germanio)
roko
Bita albumeto
Ruinoj
de Martin kaj la talpoj
(Stokholmo, Svedio)
kanzono / pop-folko
Albumo
Petolas
de Jonny M
(Kolonjo, Germanio)
regeo / hiphopo
Bita albumeto
Dezertoj
de Armel Amiot
(Normandio, Francio)
kanzono / bluso / popo
Bita reeldono de la albumo
Stacioj de l'amo
de Ĵele
(Ŝwedt, Germanio)
kanzono / pop-folko)

Nuntempaj ne maltrafindaj 'klasikaĵoj' (eldonoj de la antaŭaj jaroj): (Alklaku la bildon por atingi la paĝon de la albumo kie vi tuj povos akiri ĝin kaj aŭskulti la unuajn sekundojn de la pecoj, aŭ alklaku la nomon de la artisto por atingi lian paĝon)
Albumo
Blua Horizonto
de Kjara
(Rimini, Italio)
kanzono / popo / ĵazo
Bita albumo
Ĉiuj ni amegas Usonon
de LPG
(Hernosando, Svedio)
pop-folko / kanzono
Albumo
Trajn' nenien
(Finnlando)
popo / pop-roko
Albumo
Surplacen venu vi
de Kaj Tiel Plu
(Katalunio, Iberio)
tradicia folko
Duobla Albumo
Esperanto subgrunde 2
Kompilo
(internacia)
Albumo
Civilizacio
de Ale Kosabela
(Argentino)
regeo / poproko / mondmuziko
Albumo
Sovaĝa animo
de BaRok-Projekto
(Brazilo)
folkmetalo
Albumo
Taglibro de brutulo
de Eterne Rima
(Japanio)
hiphopo / repo / Krunko
Anonco!
La nova jaro 2025 alportos novajn brilajn projektojn, ni jam estas preparantaj plurajn albumojn! (Vojaĝo, Gijom Armide, La Mondanoj, ADM9, Kris Fredi, Klarisa, BaRok-Projekto, ktp...).
Ni realskribos vin kiam ni povos diskonigi la baldaŭajn eldonojn.
Aliĝu al la nova fejsbuka EUROKKA-grupo kaj se vi ne konas la EUROKKA-grupon en MV (Mia Vivo), ni invitas vin malkovri ĝin!
Plej muzikajn salutojn kaj bondezirojn por la nova jaro 2025 al ĉiuj legantoj!
Restu sanaj kaj fartu bone en muziko!
La tuta teamo de Vinilkosmo