Joëlle Rabu

Vankuvero (Kanado)
Joëlle Rabu Foto/photo: Joëlle Rabu

 


Ŝiaj bretonaj gepatroj migris al Kanado (Manitobo) en 1958. Joëlle Rabu naskiĝis en Winnipeg kaj pli poste kreskis en Courtenay sur la insulo de Vankuvero. 

Joëlle neniam havis kantlecionon. 

Ŝi apartenas al tiuj nemultaj favoritoj de naturo kiuj ricevas perfektan voĉon dote. 
Dum la jaroj de sia infaneco Joëlle ensorbadis melodiojn, da kiuj ŝia hejmo estis plena. Sed ŝi mem provis kanti nur kiam ŝi estis 19-jara. Ŝia kantado tiam plezure ŝokis ŝiajn familianojn, kaj ankaŭ gastojn de la restaŭracio kie ŝi laboris. De tiam oni povis anticipi ke unu tagon aperos influ-hava malkovranto de talentoj…. 

Tiu tago venis en 1983: Joëlle estis elektita por la rolo de Édith Piaf en la muzikalo “Piaf, ŝiaj kantoj, ŝiaj amoj”. La prezentado estis tiom sukcesa ke ĝi devis esti ripetita pli ol 300-foje, kaj Joëlle estiĝis nova fenomeno de kanada arto. 

Dum la lastaj tri jaroj ŝi ĉefrolis en kvar muzikaloj, registris kodiskojn, koncertis en kelkaj kanadaj provincoj kaj usonaj ŝtatoj, aperis en televid- kaj radio-programoj… kaj esperantistiĝis. 

Joëlle registris sian albumon titolitan Passport  en la studio Goldrush Recording Company en Vankuvero, apero en 1985.  

Malkovru tuj la albumon Emocioj.  

 

 


Klaku sur la albumon por ĝin aŭskulti aŭ elŝuti.