MERLIN

Belo Horizonte (Minas Gerais, Brazilo)
MERLIN


La grupo Merlin naskiĝis en 1994, de la malfondo de la bando Flagrante Delito, kiu aktivis en la portugala lingvo. Merlin tiam komencis ludi tra la ŝtato de Minas Gerais en Brazilo.

En 1998, la grupo komencis disvolvi paralelan verkaron nomitan Merlin Esperante, ludante kantojn jam famajn en Brazilo, kaj siajn proprajn muzikaĵojn en esperanto. La klopodo disvastigi tian kulturaĵon komencis generi pozitivan ŝanĝon de la bando. La franca diskproduktejo Vinilkosmo subskribis kontrakton kun Merlin por produkti la kodiskon Por la mondo. La celo de tiu ĉi unua kodisko estis elmontri temojn de tutmonda interesiĝo kiel frateco, egaleco, kaj amo; kaj veki tion kio estas plej bona en ni ĉiuj en nia vojaĝo tra la vivo. 

En la jaro 2000 Brazila Esperanto-Ligo produktis duan kodiskon, Ho, mia kor' , kun tre bela kanto tirita de la klasika poemo de la iniciatinto de esperanto, Zamenhof. Alia kanto, ‘Aferoj por gardi’, havis la partoprenon de Gouveira Bruno, kantisto de la fama brazila poproka bando Biquine Cavadão

Ambaŭ kodiskoj, kun tre profesia muziko reflektante diversecon de ritmoj, montras la agrablan sonon kaj inteligentan simplecon de la Internacia Lingvo. 
 
Dankon al Cepeto por disponigi la filmetojn de koncertoj de Merlin.


Klaku sur la albumon por ĝin aŭskulti aŭ elŝuti.