Al ĉiuj EUROKKA- membroj, al ĉiuj esperanto-artistoj, al ĉiuj abonantoj

logo eurokka2
Al ĉiuj EUROKKA-membroj, al ĉiuj esperanto-artistoj, al ĉiuj abonantoj.

 

Okazos la 6a de novembro 2022 la jarkunveno de EUROKKA kaj ni volas inviti vin esprimiĝi, komenti, sugesti, kritiki, reagi.. 
Por tio bonvolu sendi skribe per retmesaĝo , tujmesaĝejo aŭ en la komentejo viajn esprimojn, komentojn, sugestojn, kritikojn kaj reagojn kiuj estos prezentitaj, priparolitaj kaj pritraktitaj dum la jarkunveno cele al pliboniĝo de la muzika kaj arta agado kiun EUROKKA kune kun Vinilkosmo strebas plenumi de jam baldaŭ 35 jaroj…



Ni antaŭdankas pro la sendo de viaj mesaĝoj antaŭ komence de novembro 2022 por havi tempon plenumi tiun ĉi taskon ..
Dankon al ĉiuj !

Flo !

Prezidanto de EUROKKA kaj mastrumanto de Vinilkosmo