Bita reeldono de la albumo « Muzikpluvo » de Akordo

Muzikpluvo Akordo2502

Muzikpluvo

 

ref. VKKD012

Akordo

 Akapela koruso

bita albumo 27-titola - 50:00 mn


Apero de la Bita albumo la 20an de aprilo 2018

 

Muzikpluvo, estas origine  kompaktdisko aperinta en 1996 kun kantoj plenumitaj de la esperantista senakompana kantgrupo Akordo el Nederlando.

Por ĉi tiu disko Akordo elektis ĉefe la mezepokajn kaj la folklorajn kantojn el sia repertuaro. La disko enhavas pli ol 20 kantojn el diversaj landoj kaj periodoj, inkluzive de unu originale el Esperantujo. Ĉiuj kantoj sur la disko estas en esperanto, ofte kun traduko farita speciale por Akordo.

Post longedaŭra elĉerpiĝo, la KD estis reeldonita en 2005 fare de Roel Haveman. Kaj nun en aprilo 2018 Vinilkosmo lanĉas bitan reeldonon de la albumo kun aldono de du kromaj trakoj de kantoj kiuj aperis en aliaj diskoj (‘Venko venko’ aperinta en la KD Vinilkosmo-Kompil’ Vol.2 -1996), kaj ‘La espero’ en KD kun la libro Esperanto - grammatica met oefeningen (1999).

Tiu bita reeldono ebligos remalkovron al la publiko kaj al la korusŝatantoj de tiu malnova albumo, Sed kiel bona vino ĝi restas tre ĝuinda!

Por aŭskulti fragmentojn aŭ rekte mendi la KoDiskon kaj elŝuti muzikojn aŭ la bitan albumon laŭ mp3 aŭ aliaj formatoj ĉe la muzika platformo de VINILKOSMO ĉi tie.
 

por vidi la resuman biografion de la artisto klaku ĉi tie.

Por aŭskulti  la esperantan albumon elsendflue  ni rekomendas aboni  al la ABONKLUBO.
 

Disvastigenda informo....!!!



VINILKOSMO *Esperanto-Muzik-Prod.*, FR-31450 Donneville, Francio, contact@vinilkosmo-mp3.com